Distrikto Satu Mare
distrikto (rumane județ) en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Satu Mare (rumane județul Satu Mare, hungare Szatmár megye, germane Kreis Sathmar) situas en la nord-okcidenta Rumanio, en Transilvanio, ĉe la landlimo kun Hungario kaj Ukrainio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 330 668 loĝantoj sur areo de 4 418 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².

Najbaroj estas oriente: distrikto Maramureș; sud-oriente: distrikto Sălaj; sude: distrikto Bihor; okcidente la departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg de Hungario kaj norde la Transkarpata provinco de Ukrainio.
Remove ads
Urboj en distrikto Satu Mare
- Satu Mare (hung. Szatmárnémeti, ger. Sathmar)
- Carei (hung. Nagykároly, ger. Großkarol)
- Negrești-Oaș (hung. Avasfelsőfalu)
- Tășnad (hung. Tasnád)

Trafikaj ligejoj al aliaj landoj estas:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la distrikta konsilio (rumane)
- Administra retejo
- Administraciaj mapoj de transilvaniaj distriktoj Arkivigite je 2013-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2006-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Vortaro de loknomoj en Transilvanio rumane, hungare kaj germane Arkivigite je 2014-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads