Distrikto Tirschenreuth

From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Tirschenreuth
Remove ads

La distrikto Tirschenreuth [prononco "Tirŝnrojt"] situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Tirschenreuth. La distrikto estas parto de la distriktaro Supra Palatinato, kaj estas ties plej norda distrikto.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

Najbaras la distriktoj Wunsiedel norde, Neustadt an der Waldnaab sude kaj Bayreuth okcidente, krome oriente la regionoj Karlovy Vary kaj Plzeň de Bohemio en Ĉeĥio.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 26 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. Fine de decembro 2024 ĝi sume havis 72210 loĝantojn. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj de la unuopaj komunumoj laŭ la stato de tiu dato.

Urboj:

  1. Bärnau (3007)
  2. Erbendorf (5095)
  3. Kemnath (5864)
  4. Mitterteich (6604)
  5. Tirschenreuth (8516)
  6. Waldershof (4315)
  7. Waldsassen (6711)
Thumb
Tirschenreuth, ekonomia kaj politika centro de la distrikto

Merkataj komunumoj:

  1. Falkenberg (920)
  2. Fuchsmühl (1537)
  3. Konnersreuth (1742)
  4. Mähring (1785)
  5. Neualbenreuth (1412)
  6. Plößberg (3159)
  7. Wiesau (3916)

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Brand (1139)
  2. Ebnath (1282)
  3. Friedenfels (1175)
  4. Immenreuth (1928)
  5. Kastl (1488)
  6. Krummennaab (1457)
  7. Kulmain (2242)
  8. Leonberg (1050)
  9. Neusorg (1949)
  10. Pechbrunn (1287)
  11. Pullenreuth (1546)
  12. Reuth (1084)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads