Distrikto Waldshut

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Waldshut
Remove ads

La distrikto Waldshut situas en la pleja sudo de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Waldshut-Tiengen. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Alta Rejno-Konstanca Lago.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

La distrikto havas areon de 1 131 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 173460 loĝantojn. Najbaras la germanaj distriktoj Lörrach okcidente, Breisgau-Hochschwarzwald norde kaj Schwarzwald-Baar nordoriente, sed krome ankaŭ la svisaj kantonoj Ŝafhaŭzo oriente, Zuriko sudoriente kaj Argovio sude. En la sudo la rivero Rejno konsistigas la limon de la distrikto, sed ankaŭ inter Germanio kaj Svisio.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 32 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Bad Säckingen (16.819)
  2. Bonndorf (6.862)
  3. Laufenburg (Badeno) (8.520)
  4. St. Blasien (4.032)
  5. Stühlingen (5.250)
  6. Waldshut-Tiengen (22.667)
  7. Wehr (12.998)

Neurbaj komunumoj:

  1. Albbruck (7.312)
  2. Bernau im Schwarzwald (1.911)
  3. Dachsberg (Nigra Arbaro) (1.407)
  4. Dettighofen (1.119)
  5. Dogern (2.327)
  6. Eggingen (1.729)
  7. Görwihl (4.479)
  8. Grafenhausen (2.335)
  9. Häusern (1.311)
  10. Herrischried (2.787)
  11. Höchenschwand (2.571)
  12. Hohentengen am Hochrhein (3.670)
  13. Ibach (396)
  14. Jestetten (5.186)
  15. Klettgau (7.445)
  16. Küssaberg (5.489)
  17. Lauchringen (7.415)
  18. Lottstetten (2.183)
  19. Murg (6.973)
  20. Rickenbach (3.888)
  21. Todtmoos (2.073)
  22. Ühlingen-Birkendorf (5.183)
  23. Weilheim (3.159)
  24. Wutach (1.243)
  25. Wutöschingen (6.646)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads