Distrikto Zgorzelec
distrikto en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Distrikto Zgorzelec - pole powiat zgorzelecki - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Zgorzelec. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Görlitz - fakte la historia urbocentro okcidente de la rivero Odro ĝis hodiaŭ nomiĝas Görlitz kaj samkiel la pli malgranda parto de la eksa distrikto okcidente de la rivero Odro ekde 1949 apartenis al la komunisma ŝtato GDR kaj ekde 1990 al la federadia lando Brandenburgio de la reunuigita Germanio.
Fine de 2023 en la distrikto vivis 85 446 loĝantoj sur areo de 838,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 102 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Bolesławiec, distrikto Lubań, distrikto Żary, distrikto Żagań, Germanio, Ĉeĥio kaj Lubuŝa provinco.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
kultura domo en Zgorzelec - la eksa suprasoraba kulturcentro
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads