Kamjanska rezervujo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Kamjanska rezervujo (ukraine Кам'янське водосховище, ĝis la 8-a de novembro 2017 ukraine Дніпродзержи́нське водосхо́вище) estas akva rezervujo situanta sur la suba parto de rivero Dnepro en Ukrainio. Nomita laŭ la borda urbo Dniprodzerĵinsk (kiu en 2017 rericevis sian originan nomon Kamjansko), ĝi kovras entute areon de 567 kvadrataj kilometroj en la Dnipropetrovska provinco. Ĝi estis formita en 1963–1965. La rezervujo estas uzata ĉefe por generado de akvoelektra povumo, transporto, fiŝ-bredado kaj provizado de trinkakvo.

La rezervujo estas 114 km longa, 5 km larĝa (8 km maksimume) kaj havas profundon de 15 metroj kaj volumenon de 2,45 km³. Dum vintro la rezervujo surface glaciiĝas.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads