Doctor Who

brita sciencfikcia televida serio From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Doctor Who (angla lingvo por "Doktoro Kiu") estas longdaŭra brita sciencfikcia televida serio produktata de la BBC. La serio temas pri aventuroj de mistera temp-vojaĝisto nomata "The Doctor" (La Doktoro) kiu kun kunvojaĝantoj esploras tempon kaj kosmon solvante problemojn.

Rapidaj faktoj televida serio, Originala titolo ...

La serio estas listigita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longdaŭra sciencfikcia televida serio en la mondo, kaj ankaŭ estas grava parto de brita popkulturo. Ĝi estas notinda pro siaj imagemaj epizodoj, kreivemaj malmultekostaj specialaj efektoj, kaj pionira utiligo de elektronika muziko. En Britio kaj eksterlande, la serio estas kulta fervoraĵo simile kiel Star Trek, kaj influis generaciojn da britaj televidaj profesiuloj, multaj kiuj plenkreskis rigardante la serion. Ĝi gajnis Premion BAFTA por la Plej Bona Drama Serio en 2006.

La originala serio daŭris de 1963 ĝis 1989. Televida filmo estis farita en 1996, kaj la serio estis sukcese relanĉita en 2005, produktita de BBC Kimrio.

Remove ads

La Doktoroj

Thumb
Fotomuntaĵo de aktoroj kiuj ludis la Doktoron ĉe Doctor Who.
Thumb
En la televida serio Doctor Who, La Doktoro vojaĝas en tempomaŝino kiu havas aspekton de malnova brita "polica skatolo".
Thumb
La skota aktoro David Tennant estis rolanta La Doktoron de 2005 ĝis 2010.

La serio temas pri la aventuroj de La Doktoro, eksterterano de la planedo Gallifrey, specio "Temp-Lordoj". Kiel ĉiuj Temp-Lordoj, La Doktoro kapablas "regeneri" sin kiam preskaŭ morta, truko kiu permesas al la serio-verkistoj reroligi La Doktoron ĉiam denove kun nova aktoro. Novaj versioj de La Doktoro ĉiuj havas distingan stilon kaj personecon. Ĝis nun, dek tri aktoroj agis kiel la Doktoro:

  1. 1963–1966: William Hartnell (sezonoj 1 ĝis 3)
  2. 1966–1969: Patrick Troughton (sezonoj 4 ĝis 6)
  3. 1970–1974: Jon Pertwee (sezonoj 7 ĝis 11)
  4. 1974–1981: Tom Baker (sezonoj 12 ĝis 18)
  5. 1981–1984: Peter Davison (sezonoj 19 ĝis 21)
  6. 1984–1986: Colin Baker (sezonoj 21 ĝis 23)
  7. 1987–1989: Sylvester McCoy (sezonoj 24 ĝis 26), kaj filmo en 1996
  8. 1996: Paul McGann (filmo)
    • 2013: John Hurt, la Milita Doktoro (dum speciala epizodo por la 50a datreveno)
  9. 2005: Christopher Eccleston (sezono 1)
  10. 2005–2010: David Tennant (sezonoj 2 ĝis 4)
  11. 2010–2013: Matt Smith (sezonoj 5 ĝis 7)
  12. 2013-2017: Peter Capaldi (sezonoj 8 ĝis 10)
  13. 2017-2022: Jodie Whittaker (sezonoj 11 ĝis 13)
  14. ekde oktobro 2022: ree David Tennant
  15. poste: Ncuti Gatwa

La dekdua Doktoro, Peter Capaldi, komencis la 23-an de aŭgusto 2014, kun Deep Breath ("profunda inspiro"), la oka serio de la relanĉaj serioj, estrata de Steven Moffat kiu estas ankaŭ produktoro de "Sherlock" (kune kun Mark Gatiss kaj Beryl Vertue).

Estis farita naŭa serio kun 12 epizodoj kaj Kristnaska Ekstra en 2015, Peter Capaldi almenaŭ faros unu serion pli. Foriris "Clara Oswald" kaj en la 13-a, la kristnaska, reaperis "River Song" kiu estis mistera amikino de la Doktoro ekde la tempoj de Tennant.

La programo de la kvindeka datreveno estis dissendita en pli ol 90 landoj en la sama tago, kaj eĉ aperis en kinejoj.

Remove ads

La TARDIS

La Doktoro vojaĝas per tempmaŝino nomata TARDIS (mallongigo de Time and Relative Dimensions in Space, tempo kaj relativaj dimensioj en spaco). La TARDIS-o havas aspekton kaj formon de brita "polica skatolo", malgranda kiosko kun telefono por policanoj de la 1950-aj jaroj. Tamen, la maŝino estas pli granda interne ol ekstere. La TARDIS ne havas armilojn, kaj la Doktoro estas pacamanto, kiu batalas kontraŭ la malbono danke al la scienco, kaj al la fido je la fundamenta boneco de la universo. Li preskaŭ ĉiam havas kunvojaĝantojn, el ili la plimulto estas belaj junulinoj.

Normaj TARDIS-oj ofte eblas formŝanĝi laŭ la ĉirkaŭa mondo pro "ĥameleona cirkvito", tamen ĉi tia cirkvito de la TARDIS de La Doktoro estas misfunkcia kaj la TARDIS ĉiam aperas kiel brita polica skatolo. La TARDIS-o povas eknevidebliĝi, sed tiu funkcio konsumegas la energiajn rezervojn.

Remove ads

La Dalek

Thumb
Dalek

La Dalek-oj, angle the Daleks, estas ne-homa raso de militemaj eksterteruloj kaj la plej gravaj malamikoj de La Doktoro.

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads