Dozwil

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Dozwil
Remove ads

Dozwil [docVIL] estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Rapidaj faktoj Dowzil, komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Dozwil situas sur la monto Seerücken en la nordo de Turgovio. De Dozwil dum bona vetero oni havas belvidon super la tuta Bodenlago.

Najbaraj komunumoj

Dozwil limas en oriento kaj nordo al Kesswil, en okcidento al Uttwil kaj en sudo al Hefenhofen.

Trafiko

Dozwil atingeblas per poŝtaŭto ek de Amriswil.

Historio

La unua dokumenta mencio de Dozwil datiĝas el la jaro 1385 kiel Dotzwile. En mezepoko Dozwil estis servuto de la episkopo de Konstanco.

Komunumo de Sankta-Mikaelo

En Dozwil troviĝas la sidejo de la religia grupo Sankt-Mikaelo-Asocio, kiu nomiĝas laŭ la arkianĝelo Sankta Mikaelo. ĝi estis fondita en la jaro 1971 de Paul Kuhn (kiu naskiĝis la 10-an de januaro 1920 en Romanshorn kaj mortis la 26-an de septembro 2002 en Dozwil), ĝardenisto kaj instruisto de la metodo de Émile Coué, kaj la mediumo Maria Gallati. La preĝejo de la Sankt-Mikaelo Asocio en Dozwil havas lokon por 2000 kredantoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads