Duuma nombrosistemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Duuma nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo kies bazo estas 2. Ĝi bezonas nur 2 ciferojn por skribi nombrojn, nome 0
kaj 1
.
La nombro 210 (en la kutima dekuma skribo) duume estas skribata kiel 10 (legu: unu-nul). Ĉiu pozicio de duuma nombroprezento estas 2-oble pli peza ol la antaŭa, t.e. la pezoj de duuma sistemo formas vicon de potencoj de 2: 1, 2, 4, 8, 16, …, 2n, .. Por skribi dekuman nombron en duuma nombrosistemo, oni ĝin dividu konsekvence per 2 kaj skribu ricevitajn restojn 0 kaj 1 en ordo de la lasta ĝis la unua. Ekzemplo:
- 43 = 21 · 2 + 1
- 21 = 10 · 2 + 1
- 10 = 5 · 2 + 0
- 5 = 2 · 2 + 1
- 2 = 1 · 2 + 0
- 1 = 0 · 2 + 1
Tiamaniere, la duuma skribo de la nombro 43 estas: 101 011
Tia sistemo havas multajn avantaĝojn kaj ĝi estas uzata en komputadaj kalkuloj, sed por ordinara uzo ĝi estas maloportuna.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads