Internacia Varnumero

From Wikipedia, the free encyclopedia

Internacia Varnumero
Remove ads

Thumb La Internacia Varnumero EAN-13 estas strekokodo (origine Eŭropa Varnumero aŭ en angla European Article Number, sed nuntempe renomita International Article Number, kvankam oni pluhavas la mallongigon EAN) komponita de 13 ciferoj (12 datumoj kaj 1 testocifero) kiel strikoda standardo kiu anstataŭis la originan sistemon de 12-cifera Universal Product Code (UPC) disvolvigita en 1970 fare de George J. Laurer.[1] La EAN-13 strekokodo estas difinita fare de la standarda organizaĵo GS1.

La strekokodoj EAN-13 estas uzataj tutmonde por marki produktojn ofte vendataj podetale ĉe vendejo. La numeroj enkodigitaj en strekokodoj EAN-13 estas numeroj identigaj de la produktoj, kiuj estas nomataj ankaŭ Japana Varnumero (JAN) en Japanio. Ĉiuj numeroj enkodigitaj en strekokodoj UPC kaj EAN estas konataj kiel Global Trade Item Numbers (GTIN, Tutmondaj Komercvaraj Numeroj), kaj ili povas esti enkodigitaj en aliaj strekokodoj GS1.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads