Eŭropaj Strukturaj Fondusoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Eŭropaj Strukturaj Fondusoj
Remove ads

Eŭropaj Strukturaj Fondusoj estas fondusoj por financado de politikoj de Eŭropa Unio, subtenado de ekonomia kresko de membraj ŝtatoj, subtenado de edukado kts. Interalie fondusoj subtenas ankaŭ kandidatiĝantajn landojn.

Rapidaj faktoj incentive program of the EU, Lando(j) ...
Remove ads

Strukturaj fondusoj

Eŭropa fonduso de regiona evoluo

Kreita en jaro 1975. Nuntempa ĝi estas la plej granda fonduso el strukturaj fondusoj. Ĝia celo estas subtenado de konstruado de ŝoseoj, fervojaj linioj, likvidado de ekologiaj domaĝoj, konstruado de kloakaj kanaloj, evoluo kaj rekonstruado de sportejoj, rekonstruado de kulturaj memorindaĵoj, plantado de verdaĵoj en parkoj, konstruado aŭ rekonstruado de infrastrukturo por medicina priservado ks.[1]

Eŭropa sociala fonduso

Kreita en jaro 1957. Tiu ĉi fonduso subtenas aktivaĵojn en fakoj de dungateco kaj homaj fontoj. Subtenataj aktivaĵoj estas interalie rekvalifikiĝo de homoj sen laboro, specialaj programoj por handikapitaj homoj, infanoj, minoritato, evoluo de edukaj programoj, subtenado de egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj, subtenado de potenciala migrado pro laboro kaj simile.[2]

Remove ads

Ligoforta fonduso

Kompare kun Eŭropa fonduso de regiona evoluo kaj Eŭropa sociala fonduso tiu ĉi fonduso ne subtenas solajn regionojn kaj aktivaĵojn en ili, sed pli malriĉajn ŝtatojn. Simile kiel Eŭropa fonduso de regiona evoluo ĝi subtenas investaĵojn en infrastrukturon, sed nur pli ampleksaj (ekzemple konstruado de transeŭropa transporta reto, protektado de naturo ks.). Membra ŝtato rajtas uzi monon de tiu ĉi fonduso, sed ĝia MNP devas esti sub 90 % de averaĝo de EŬ kaj havas preparitan programon kun celo konverĝi.[3]

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads