Plenuma agentejo por edukado kaj kulturo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Plenuma Agentejo por Edukado kaj Kulturo (angle European Education and Culture Executive Agency[1], mallonge EACEA, antaŭ la 1-a de aprilo 2021 Education, Audiovisual and Culture Executive Agency) estas agentejo de la Eŭropa Unio establita la 1-an de januaro 2006[2] por administri financajn programojn de la Eŭropa Unio en la kampoj de edukado kaj kulturo. Ĝi rekte dependas de la Eŭropa Komisiono. La rolo atribuita al la Agentejo koncernas ĉiujn aspektojn ligitajn al la ĝusta administrado de la monrimedoj asignitaj al la diversaj programoj metitaj sub ĝian jurisdikcion.

Rapidaj faktoj Komenco, Sidejo ...
Remove ads

Organiza strukturo

EACEA daŭrigas administri la projektojn elektitajn dum la programperiodo 2014-2020 kaj tiuj de la programperiodo 2007-2013. Programperiodo ekde 2022 mencias tiujn ĉi programojn:

  • Erasmus+, la eŭropa programo por edukado, trejnado, junularo kaj sporto, inkluzive de programaj aktivecoj kiuj ĝuas buĝetan aŭtonomion.
  • Creative Europe, celita al la disvolviĝo de la aŭdvida kulturo
  • ESC, Eŭropa Solidareca Korpuso
  • Citizens, Equality, Rights and Values

La agentejo ankaŭ administras:

  • Eurydice, la reto pri informado, studado kaj analizado de eduksistemoj kaj edukpolitikoj en Eŭropo[3].
  • Youth Wiki, la eŭropa reta enciklopedio de Naciaj Junularaj Politikoj en Eŭropo.

La direktoro estas Roberto Carlini (2022).

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eŭropa Unio

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads