Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO) fondiĝis en 1930 kiel memstara internacia Esperanto-eldonejo kaj estas proksime ligita kun Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). La agado de EKRELO estis agnoskita eĉ de nesocialistaj medioj. En 1932 opiniis La Brita Esperantisto[1]: Al serioza studinto pri la evoluado de nia literaturo, ne estas necese atentigi pri la graveco de la eldonaĵoj venintaj de Ekrelo: por aliaj, mallonga recenzo ne sufiĉus por klarigi ilian signifon en la historio kaj literaturo de Esperanto.
La sidejo ĝis 1933 estis en Lepsiko (Leipzig) sub gvido de Walter Kampfrad: En aprilo de 1933 naziaj policistoj invadis la sidejon de Germana Laborista Esperanto-Asocio en Berlino, kiu ankaŭ servis kiel centro de Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), disbatante la asocion, kaj ankaŭ en Lepsiko konfiskis la stokon de la eldonejo EKRELO, arestis ĝian gvidanton Walter Kampfrad kaj multajn aliajn aktivulojn de la proleta movado.[2] Post tio la eldonejo en Amsterdamo estis reaktivigata kaj administrita de F. Wisser, kaj fine translokiĝis al Moskvo. Ekrelo aldonis precipe multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj, pri socialisma konstruado en USSR kaj pri antireligia movado tie. Sed ne malpli gravaj estas ĝiaj primovadaj verkoj, la originalaj kaj tradukitaj romanoj kaj gramatikoj por rusoj, germanoj, francoj. Dum la mallonga tempo de sia ekzistado, Ekrelo montriĝis tre aktiva, la nombro de la verkoj, eldonitaj de ĝi atingis 60 kaj la vendovaloro de 51 000 svisaj frankoj. En 1934, Ekrelo entreprenis grandegan taskon: eldoni Elektitan Verkaron de Lenin en Esperanta traduko kaj 16 volumoj. La Kooperativo malaperis en 1936, malmultajn semajnojn antaŭ la komenciĝo de la Granda Purigo aŭ malpli eŭfemisme Granda Teroro de Josif Stalin en 1937.
Remove ads
Eldonaĵoj de EKRELO
- 1930
- Per voĉo plena, Vladimir V. Majakovskij (1893-1930)
- Ruĝa talko, E. G. Pestun
- Kulturo nacia kaj internacia, Josif Stalin (1879-1953)
- 1931
- Socialismo, Aleksandr Bezimenskij
- Fervojstacio Znamenk, L. Ĉernov
- Analiza historio de Esperanto-movado, Ernest Drezen
- Historio de la mondolingvo, same Ernest Drezen
- Kiel firmiĝis kolhozo "La vojo de Lenin", B. Galin
- Kiel mi lernis, Maksim Gorkij
- La himno, Asen Georgiev Grigorov
- Antaŭen, al la batalo kaj venko!, traduko de Nikolaj Jakovleviĉ Incertov
- Eklezio kaj oktobra revolucio, Boris P. Kandidov
- Solidareco, Volodimir Kuzmič
- Disrompo, Boris A. Lavrenev (1891-1959)
- Sendiuloj sturmas Dnepron, O. Levada
- Batalante por la metalo, N. Miĥajlov
- Septembro, Geo Milev (1895-1925)
- Pri realigo de la unua kvinjarplano, Vjačeslav M. Molotov (1890-1986)
- Pri la dua kvinjarplano, Vjačeslav M. Molotov
- La morto de Janulans, Petro Panĉ
- Bólŝeva komuno de OGPU, traduko de V. Polakov
- Kapitalisma sklaveco kaj socialisma labor-organizo, Karl Radek
- En la lando de Hindenburg, Larissa Reissner
- Moralo religia kaj moralo proleta, M. N. Šejnman
- Fundamentoj de Leninismo, Josif Stalin
- Nova kaj malnova uzinmajstro, F. Svjatenko
- Trapafita dekreto, Ivan Tračuk
- Kial venkis Esperanto?, Lev I. Žirkov [Ĵirkov]
- Cent tridek tri tagoj, diversaj aŭtoroj
- Nia gvidanto, diversaj aŭtoroj
- 1932
- Maŝinfabriko N & K, Willi Bredel (1901-1964)
- Nigra pano, O. Demenskij
- Pro kio Johann Liebhardt estis premiita je ordeno de Lenin, Sergej K. Bezborodov
- Kio estas marksismo kaj leninismo, Vladimir V. Adoratskij (1878-1945)
- Ruĝa aŭroro, Asen Georgiev Grigorov
- Ĉe abismo, Ĥrima
- Du teatraĵoj, Ignace Lepp (1909-1966)
- Je la sojlo de milito imperialisma, Ignace Lepp
- La maja festo, same Ignace Lepp
- Parolado dum la Ĝeneva konferenco pri "senarmigo", M. Litvinov
- Karbhakisto Davidov, Jevgenij S. Miĉejkin
- Fajro Kuracas, Eŭgeno Miĥalski (1897-1937)
- La Submarinistoj, Aleksej Novikov-Priboj, tradukis Jevgenij Vladimiroviĉ Blinov
- La animo de la "barbaroj", Todor Dimitrov Pavlov (1890-1977)
- Barikadoj en Vieno, Georg W. Pijet
- Cours prolétarien d’ Esperanto, Sergej Rublov
- Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo, M. N. Šejnman
- Oktobra revolucio kaj taktiko de la rusaj komunistoj, Josif Stalin
- La unua soveta blumingo, A. A. Suĥanov
- Hurlu, Ĉinio!, S. Tretjakov
- Al la nova etapo, diversaj aŭtoroj
- Apud landlimoj, diversaj aŭtoroj
- 1933
- Ĉapajev, Dmitrij Furmanov (1891-1926), tradukis Vasilij Devjatnin, Eggers, Nikolaj M. Fedotov, lingve kontrolis A. Samojlenko
- Ĉinaj noveloj, Oskar Erdberg, tradukis P. Gavrilov
- Kun fusilo kaj libro, Isaak Abramoviĉ Bachrach
- Rekordo, A. Ĉerniĥ
- La rezultoj de la unua kvinjarplano, Josif Stalin
- Rifa liberiga milito, O. Tarĥanov
- Metropoliteno; originala romano, Vladimir Varankin
- La instruo de Karl Marks, diversaj aŭtoroj
- 1934
- Arkitekto de socialisma socio, Karl Radek (1885-1939)
- Raporto ĉe la 17-a kongreso de KPSU, Josif Stalin
- Pri reorganizo de laboro de la sindikatoj en USSR, Nikolaj M. Švernik
- Pri la dua kvinjarplano de evoluo de popolekonomio en USSR (1933-1937), diversaj aŭtoroj
- 1936
- Normigo, Mikaelo Gitterman
Remove ads
Recenzoj
Pri "La rezultoj de la unua kvinjarplano"
![]() |
|
Pri "Normigo" de Mikaelo Gitterman
![]() |
|
![]() |
|
Remove ads
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads