Easy Rider

From Wikipedia, the free encyclopedia

Easy Rider
Remove ads

Easy Rider estas 1969-jara filmo verkita de Peter Fonda, Dennis Hopper, kaj Terry Southern. La filmo rakontas pri du motorciklistoj kiuj vojaĝas de Losanĝeleso al Nov-Orleano, kaj renkontas ties ejojn kaj homojn. La filmo ankaŭ temas pri usona kontraŭkulturo de la malfruaj 1960-aj jaroj: hipioj kaj drogoj.

Rapidaj faktoj Facila Rajdanto, filmo ...

Aperas en la filmo Fonda, Hopper, kaj Jack Nicholson, kaj aliaj. Southern inventis la titolon Easy Rider ("Facila Rajdanto") , kiu estis tiama slango por viro kiu estas subtenata permone de sia amatino.

La filmo gajnis premion "unua filmo" (Prix de la premiere oeuvre) ĉe la 1969 Festivalo de Cannes. Ĉe la Akademiaj Premioj, Jack Nicholson kandidatiĝis por premio por plej bona aktoro en subtena rolo, kaj la filmo ankaŭ kandidatiĝis por plej bona originala scenaro.

Thumb
Motorciklo de „Captain America“ en Muzeo en Neckarsulm.

La foto montras kopion de la motorciklo "Captain America", kiu troviĝas en la germana motorciklo-muzeo en Neckarsulm.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads