Egitinedoj

apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia

Egitinedoj
Remove ads

La egitinedoj (Aegithinidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu familio ekzistas unu genro kaj kvar specioj. Antaŭe la ornitologoj enordigis ilin kune kun la Kloropseedoj (Chloropseidae) kaj la Irenedoj (Irenidae) al la familio Irenedoj (Irenidae).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Egitinedoj loĝas en arbaroj, ĝardenoj kaj fruktoplantejoj kaj disvastiĝis en Sudazio ĝis Sudeostazio. Ili atingas korpolongecon de 12 ĝis 16 centimetroj. Plej ofte ili vivas solaj kaj nutras sin per araneoj, insektoj kaj aliaj malgrandaj senvertebruloj.

Ĉe la Egitinedoj ne ekzistas klara seksdimorfismo. Dum la kovotempo tamen la masklo okulfrapas per sia brila plumaro.

Remove ads

Genro kaj specioj

  • Egitino (Aegithina)
    • Tipa egitino (Aegithina tiphia)
    • Nigraorflava egitino (Aegithina nigrolutea)
    • Smeralda egitino (Aegithina viridissima)
    • Lafresnaye-egitino (Aegithina lafresnayei)
Thumb
Aegithina nigrolutea
Thumb
Aegithina viridissima
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads