Eider

From Wikipedia, the free encyclopedia

Eider
Remove ads

Eider (germane; latine Egdor, norene Egða, dane Ejderen) estas plej longa rivero de Ŝlesvigo-Holstinio, kun longo de 188 km. Ĝi markis de 811 ĝis 1864 – kun du mallongaj interrompoj – la sudan limon de Danio. Post la ŝlesvig-holstinia milito (1848-1851) kaj okupo de Ŝlesvigo post la germana-dana milito fare de Prusio kaj Aŭstrio (1864), la rivero perdis sian funkcion kiel suda limo de Danio al Germanio.

Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Thumb
Eider apud Tönning

Eider fontas kiel Dröge Eider sudoriente de Wattenbek ĉe lageto Klaster, sude de la lago Bothkamper, kiu situas inter Bordesholm kaj Preetz. El la lago, ĝi fluas sudokcidenten kaj poste preter Bordesholm norden kaj fine alfluas okcidenten en la Nordan maron.

La plej grandaj alfluantoj de Eider estas Treene kaj la Sorge. La fluo de Eider estas kunligita tra Gieselau-kanalo al la Nordmara-Baltmara Kanalo (Kiela Kanalo).

La meza flukvanto de Eider estas 6,5 m³/s.

Remove ads

Literaturo

  • Gerd Quedenbaum: Die Eider. Eider-Verlag, Düsseldorf 1983 (= Eider-Bücher), ISBN 3-921908-08-6.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads