Ekiga

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ekiga
Remove ads

Ekiga (antaŭe nomita GnomeMeeting) estas libera kaj malfermitakoda interret-telefona (VoIP) kaj video-konferenca komputila programo plursistema. Ĝi estas la defaŭlta interreta telefona aparato en Gnome, ĉefe en Ubuntu. Ekiga eltenas kaj SIP-a kaj H.323-a protokolojn, kaj ĝi tute funkcias inter aliaj softvaroj kiuj uzas SIP, kaj ankaŭ kun Microsoft NetMeeting. Ĝi eltenas plurajn bonkvalitajn kodekojn; kaj sonajn kaj videajn.

Rapidaj faktoj Lasta stabila versio, Programlingvo ...

Ekiga estis unue faritaĵo de Damien Sandras celante sian magistriĝon en la Katolika Universitato de Loveno. Nuntempe, ĝi estas plibonigita pere de komuna projektado, teamo gvidita de Sandras. Pripensante la konceptojn Andreas Kwiatkowski kreis la identigan simbolon de Ekiga.

Remove ads

Trajtoj

Al trajtaro de Ekiga apartenas:

  • LDAP registriĝa kaj serĉanta dosierujoj
  • Integrado kun Novell Evolution, tio ebligas la komunikadon inter la uzantoj de ambaŭ programoj
  • ZeroConf (Apple Bonjour) eltenkapablo
  • Ekstera agordado kun GConf, tio ebligas al la administranto malaperigi kelkajn aĵojn

Vidu ankaŭ

Portala ikonoPortalo pri Libera Programaro
  • Listo de VoIP-programaro

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads