El Obeid

From Wikipedia, the free encyclopedia

El Obeid
Remove ads

El Obeid (aŭ Al Ubayyid), arabe الأبيض estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo (de 1990) en Sudano.

Thumb
Mapo pri Sudano, kie El Obeid estas trovebla meze (iomete sude)
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

El Obeid situas sur montetaro en la meza parto (iomete sude) de la lando. Kosti troviĝas je 265, Rabak 273, Omdurmano 363, Ĥartumo 366 km.

Thumb
Kameloj en El Obeid en 1966

Historio

En 1821 egiptaj paŝaoj fondis El Obeid-n por karavana haltejo. Ribelantaj fortoj detruis ĝin en 1883 post granda batalo. Ĝi estis rekonstruita en 1898 sekvante la falon de la Mahdist-imperio.

Ekonomio

En El Obeid naftorafinado funkcias.

Trafiko

Thumb
Liveraj vojoj en Sudano en 1992

El Obeid havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Njalo (urbo) kaj Kosti, krome estas malpli grava vojo al Sud-Sudano. Branĉa fervoja linio faras kontaktojn al Kosti.

Klimato

En El Obeid la averaĝa temperaturo varias inter 22 kaj 30  °C. La varmo en aprilo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 317 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-marto neniam pluvas.

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads