El rey pasmado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

El rey pasmado (La stuporplena reĝo) estas komedia kaj historia hispana filmo de 1991 reĝisorita de Imanol Uribe, bazita sur la romano de Gonzalo Torrente Ballester nome Crónica del rey pasmado. La filmo ricevis kelkajn Goja-premiojn kaj nomumojn kaj aliajn premiojn. Oni substrekis la fizikan similecon de Gabino Diego kun Filipo la 4-a kaj de Javier Gurruchaga kun la Grafo-Duko de Olivares.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Remove ads

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la hispana kortego de la 17-a jarcento la reĝo Filipo la 4-a (Gabino Diego) diboĉas nokte kun la mistera grafo Peña Andrada, kaj gapas kontemplante la nudan korpon de Marfisa (Laura del Sol), prostitutino (en sinteno simila al la Venuso ĉe sia spegulo). Post tiu malkovro, la reĝo deziras kontempli ankaŭ la nudan korpon de sia edzino, nome la reĝino Izabela de Burbono (Anne Roussel). Tiukadre la Granda Inkvizitoro (Fernando Fernán Gómez) kunvokas kunsidon de teologoj por esplori la aferon. La du flankojn de la debato reprezentas la figuroj de la monaĥo Villaescusa (Juan Diego), kiu konsideras la intencon de la reĝo grava peko kiu estos danĝera por la lando, kaj la pastro Almeida, jezuita misiisto kiu argumentas, ke plej gravas la kapablo de la regantoj pli ol ilia moralo, kaj ke la deziro de la reĝo estas privata afero. Aunque la reina está dispuesta a complacer los deseos del rey, Villaescusa y sus subalternos hacen lo imposible para frustrar sus pretensiones. Finfine, kun helpo de la jezuito kaj de la grafo Peña Andrada, la reĝo sukcesas havi privatan renkontiĝon kun la reĝino, sia edzino.

Paralele, la Grafo-Duko de Olivares (Javier Gurruchaga) suspektas dian puon, ĉar li ne sukcesas havi filon kun sia edzino, pro kio li petas konsilon al Villaescusa, kiu vidas kulpon de la sterileco en la amorplezuro. Tiukadre la proponita solvo de "dia inspiro" aamori en preĝejo dum monaĥinoj koruas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Remove ads

Geaktoraro kaj roluloj

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads