Emberizedoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Emberizedoj
Remove ads

Emberizedoj estas granda familio de paseroformaj birdoj, similaj al fringedoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ili estas semomanĝantaj birdoj kun distingaformaj bekoj.

La familio de Emberizedoj probable originiĝis en Sudameriko kaj disvastiĝis unue al Nordameriko antaŭ trapasi al orienta Azio kaj sekvi okcidenten. Tio eksplikas la kompare malabundon de specioj de emberizedoj en Eŭropo kaj Afriko kompare kun Ameriko.

En Nordameriko, plej parto de specioj de tiu familio estas konataj kiel (Amerikaj) paseroj, sed tiuj birdoj ne estas proksime rilataj al la paseroj kiuj estas en la familio de Paseredoj. Tiu familio inkludas ankaŭ la nordamerikajn birdojn konatajn kiel Junkuloj kaj Pipiloj.

Kiel ĉe aliaj familioj de paserinaj familioj la taksonomia traktado de la membroj de tiu familio estas nuntempe ankoraŭ pristudata. Multaj genroj de Suda kaj Centra Ameriko estas fakte pli proksime rilataj al kelkaj diferencaj kladoj de Traŭpedoj,[1][2][3] kaj almenaŭ unu genro de Traŭpedoj (nome Chlorospingus) povus aparteni ĉi tien en la Emberizedoj.[4]

Remove ads

Karakteroj

Emberizedoj estas malgrandaj birdoj, tipe ĉirkaŭ 15 cm longaj, kun fringecaj bekoj kaj naŭ unuarangaj flugilplumoj. La familio gamas laŭ grandeco el la semomanĝantaj Sporophila, kies plej malgranda specio estas ĉirkaŭ 10 cm kaj pezas 9-10 g, al la Aberta pipilo, 24 cm longa, kaj al la mallongvosta, sed pli fortika Bruna pipilo, 54 g peza. Ili loĝas en vario de habitatoj, inklude arbarojn, arbustarojn, marĉojn kaj herbejojn. La malnovmondaj specioj tendencas havi brunajn, striecajn plumarojn, kvankam kelkaj novmondaj specioj povas esti tre brilkoloraj. Multaj specioj havas distingajn kapobildojn. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj, sed tio povas esti suplementata per insektoj, ĉefe dum idomanĝigado.[5]

La kutimaro de Emberizedoj estas simila al tiu de fringoj, kun kiuj ili estis foje grupigitaj. Malnovaj fontoj povas lokigi kelkajn emberizedojn ĉe Fringedoj, kaj la komuna nomo de kelkaj emberizedoj ankoraŭ mencias ilin kiel fringoj. Kun kelkaj esceptoj, emberizedoj konstruas tasformajn nestojn el herboj kaj aliaj plantofibroj, kaj ili estas monogamaj.[5]

Remove ads

Sistematiko

La rilatoj de tiuj birdoj kun aliaj grupoj ene de la granda stirpo de oscinoj de naŭ unuarangaj estas ankoraŭ ege nesolvata. La rilatoj ene de la Emberizedoj kiel difinitaj sube estas necertaj kun eblo ke ĉiu el la tri ĉefaj grupoj povus ne esti tiom proksime rilataj.

La emberizoj

La rezulto de ĵusa biokemia studo[6] sugestas, ke Melophus, Latoucheornis, kaj Miliaria povus esti rilataj al diversaj membroj de Emberiza kaj eble devus esti enmetitaj ene de tiu genro.

La amerikaj paseroj kaj la arbusto-fringoj, inklude junkulojn kaj pipilojn

Chlorospingus ŝajne apartenas ĉi tie ankaŭ.

Jene estas grupo de ŝajne tre proksime rilataj neotropisaj paseroj, konataj kiel arbusto-fringoj:

  • Genro Atlapetes (ĉirkaŭ 28 specioj)
  • Genro Buarremon (3-4 specioj)
  • Genro Lysurus (2 specioj)
  • Genro Pselliophorus (2 specioj)
  • Genro Pezopetes - Grandapieda emberizo

La longspuruloj kaj arktaj emberizoj

Remove ads

Genroj kaj kelkaj specioj

Emberizoj


Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads