Endre Gádor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La informkesto donas falsajn informojn!
Endre Gádor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gádor Endre estis hungara rektoro.
Endre Gádor [1] naskiĝis la 22-an de februaro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de januaro 2005 en Budapeŝto.
Remove ads
Biografio
Endre Gádor konatiĝis pri la ceramikaĵoj jam dum la mezlernejaj jaroj en ateliero de István Gádor. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1946, plian (arthistorian) diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1950. Liaj plej gravaj instruistoj estis (en la altlernejo) Béni Ferenczy kaj Zsigmond Kisfaludi Strobl, (en la universitato) Tibor Gerevich kaj István Genthon. Jam post la unua diplomo li eklaboris en la ĉefurba eduka centro. Liaj sekvaj laborejoj estis la ĉefurba galerio (1949-1953), inspektejo pri monumentoj (1953-1959), kultura ministerio (1959-1973). Li estis rektoro de la Industriarta Altlernejo inter 1973-1982. Libertempe li kreis skulptaĵojn kaj medalojn.
Remove ads
Fontoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads