Epifizo (osto)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Epifizo (osto)
Remove ads

En ostologio, epifizo estas la ekstremaĵo de longa osto, kiu dum sia kresko elvolvas aparte de osto kaj kunligas al ĝi dum adoltoaĝo. La centra parto de tia osto nomiĝas diafizo kaj la interaĵo metafizo. Epifizo konsistas el ekstera maldika tavolo de kompakta histo kaj interna parto el spongeca osto. Spongeca osto estas dividita en interspacojn, kiuj permesas dissendi la fortojn agantajn sur la ekstrema parto de la diafizo; ĝi enhavas ostan medolon kie ruĝaj globuloj kaj aliaj globuloj estas abunde generitaj. En la junto de ostoj en artikoj, epifizoj estas kovritaj (almenaŭ parte) de artika kartilago.

Thumb
Sekco de longa osto, de supre al malsupre: epifizo kun ruĝa medolo, metafizo kaj diafizo kun flava medolo.
Remove ads

Noto

La termino epifizo estas ankaŭ uzata por priskribi la pinealan glandon, kiu produktas melatoninon.

Thumb
Epifizo kun la arka epifiza linio.
Portala ikonoPortalo pri Anatomio
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads