Epoko de Malkovroj
Historia epoko From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En la historio de la okcidenta civilizo, la Epoko de Malkovroj (konata ankaŭ kiel Epoko de Esplorado) startis komence de la 15a jarcento kaj daŭris ĝis la 17a jarcento. Dum tiu periodo eŭropanoj esploris Afrikon, Amerikon, Azion kaj Oceanion.


Remove ads
Historio
La falo de Konstantinopolo en 1453 tranĉis la eŭropajn komercajn ligojn surtere kun Azio kondukante multajn ekserĉi vojojn orienten mare kaj tio helpis la epokon de esplorado.[1][2] Historiistoj ofte aludas al la 'Epoko de Malkovro'[3][4] kiel pioniraj fare de portugaloj kaj hispanoj longdistance marveturoj serĉe de alternativaj komercvojoj al "Hindioj", movitaj de komerco de oro, arĝento kaj spicoj.[5]
La Epoko de Malkovroj povas esti rigardata kiel ponto inter la Mezepoko kaj la Moderna epoko, kun ties samtempa movado Renesanco, okazigante la komencan modernan epokon kaj la starigon de eŭropaj naciŝtatoj. Eŭropa transmara etendo kondukis al starigo de koloniaj imperioj, kaj la kontakto inter la Malnova kaj la Nova Mondoj produktis la fenomenon nomitan kiel Kolumba Interŝanĝo: ampleksa transdono de plantoj, animaloj, manĝotipoj, homaj loĝantaroj (inklude sklavoj), komunikeblaj malsanoj kaj kulturo inter la Orienta kaj la Okcidenta duongloboj, en unu el plej gravaj eventoj de tutmondiĝo koncerne al ekologio, agrikulturo, kaj kulturo en historio. Eŭropa esplorado permesis la tutmondan mapadon de la Tero, rezulte en nova mondorigardo kaj interkono inter distaj civilizacioj, kio atingis plej malproksimajn limojn multe pli poste.
Remove ads
Gravuloj
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads