Espinho

Municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia

Espinho
Remove ads

Espinho estas urbo de Portugalio en la distrikto Aveiro, Norda regiono kaj subregiono Metropola Areo de Porto, kun ĉirkaŭ 10 200 loĝantoj.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Espinho (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Ĝi estas sidejo de municipo kun 21,06 km² kaj 31 043 loĝantoj (2021), subdividita en 4 fregezioj: Espinho, Anta e Guetim, Paramos, Silvalde. La municipo limas norde kun la municipo Vila Nova de Gaia, oriente kun Santa Maria da Feira, sude kun Ovar kaj okcidente kun Atlantiko.

Remove ads

Historio

Thumb
Kastrumo de Ovil, en Paramos.

Jam en tempo de romianoj, en la regiono estis kastrumo, nome Kastrumo de Ovil, loĝloko referencita por la unua fojo en dokumento de 1013, aktuale en la freguesia Paramos. Ĝis antaŭ nelonge, la zono de Espinho ekuziĝis por fiŝkaptado laŭsezona. Tiuj unuaj okupantoj ne konstruis loĝejojn, kaj restis sur la marbordo nur dum la kaptosezono kaj revenis al la devenloko vintre, kiam vetero kaj maro malebligis sekuran fiŝkaptadon.

Setlado ekokazis ĉirkaŭ 1776 (la municipon oni kreis nur en 1899, per disiĝo disde Santa Maria da Feira), kiam aperis la unuaj loĝejoj (palheiros), el ligno kun tegmentoj ŝirmitaj el tero. La transiro el ligno al ŝtono okazis lante kaj laŭgrade, kaj pasis tra intermeza fazo, en kiu la palheiros, ankoraŭ lignaj, havis ĉefan fasadon el ŝtono kaj kalko. Poste, multajn el tiuj loĝejoj aĉetis kaj transformis pli riĉaj familioj, kio rezultis en la bankolonio de Espinho, kio iĝis unu el la plej famaj zonoj de la Nordo de Portugalio por distrado kaj feriado.

Remove ads

Bildoj

Naĝejo

Fregezioj

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads