Eupen

urba municipo en Belgio From Wikipedia, the free encyclopedia

Eupen
Remove ads

Eupen [OJpen] (valone Nèyåw, historie franclingve ankaŭ Néau [neO]) ekde 1920 estas municipo en germanlingva Belgio, en la oriento de la lando, en la provinco Lieĝo. Inter la jaroj 1815 kaj 1920 ĝi apartenis al la germanlingva ŝtato Prusio kaj ekde 1871 al la Germana Regno. Sed ankaŭ antaŭ tio, la loĝantaro estis historie germanlingva aŭ ĉiukaze parolantoj de iuj lokaj variaĵoj de la okcidentĝermana lingvaro ene de la Sankta Romia Imperio kaj de la duklando Limburgo. La loĝloko ricevis la honortitolon "urbo" en 1808.

Thumb
Rapidaj faktoj urbo, Administrado ...
Thumb
kirko Sankta Nikolao

Eupen situas ĉirkaŭ 15 km sude de Aachen, en alteco de inter 250 kaj 350 metroj super la marnivelo, rande de la montaro Altaj Marĉoj (Hohes Venn / Hautes Fagnes). Komence de januaro 2016 ĝi havis 19338 loĝantojn. La urbo estas la administra centro de la translima Eŭregiono Mozo-Rejno.

Ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro de Eupen estas germanlingvaj. Eupen estas de 1983 (federaciigo de Belgio) la administra centro de la germanlingva komunumo de Belgio, kiu konsistas el ĉirkaŭ 72000 anoj kaj el la jenaj municipoj:

Remove ads

Historio

Eupen dum 800 jaroj apartenis al la duklando Limburgo; ĝia unua dokumenta mencio estas el 1213. En 1674 ĝi ricevis urbajn privilegiojn. Post la Viena kongreso en 1815 oni atribuis ĝin kaj la urbon Malmedy al Prusio. Post la Unua mondmilito la Traktato de Versajlo atribuis ilin al Belgio. Dum la Dua mondmilito Germanio en 1940 aneksis la regionon. Post la germana malvenko en 1945 Belgio reprenis ĝin.

Remove ads

Esperanto en Eupen

Tie naskiĝis kaj movadis Louise Vertongen-Xhayet.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads