Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto
lernolibro de Esperanto, verkita de Zamenhof; konsistas el 42 ekzercoj; konsistigas la duan parton de la Fundamento de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ekzercaro de la Lingvo Internacia Esperanto estis verkita kaj sendita al la cara cenzurejo, fare de Zamenhof, en 1893 kaj eldonita en 1894, Varsovio, 43 paĝoj. Dua korektita versio aperis en 1898, ĉiuj aliaj estas senŝanĝaj, ekzemple la 7-a eldono, 1910, 55 paĝoj. Kiel parto de la Fundamento de Esperanto ĝi ankaŭ estas nomata Fundamenta Ekzercaro.
Remove ads
Enhavo
La Ekzercaro estas la sola plena lernolibro de Esperanto, verkita de Zamenhof. Ĝi konsistas el 42 ekzercoj, el kiuj la kvar unuaj instruas pri ĝusta legado (alfabeto, akcento), la ceteraj prezentas gradigitajn esperantajn tekstojn (apartaj frazoj kaj fabelo La feino); al ekzercoj 5 ĝis 42 estas aldonita kvinlingva komentario klariganta ĉiun novan vorton kaj ĉiun gramatikan regulon. En 1905 ĝi konsistigis la duan parton de la Fundamento de Esperanto, do ĝi fariĝis netuŝebla.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio de Esperanto/E en sia originala formo en la Interreto
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto en la retejo de la Akademio de Esperanto.
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads