Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio
registara organizaĵo de Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (ruse Федеральная служба безопасности Российской Федерации; mallongigo FSB, ruse ФСБ), latinliterigo Federal'naja sluĵba bezopasnosti Rossijskoj Federacii, prononco laŭ sistemo IFA fʲɪdʲɪralʲnəjə sluʐbə bʲɪzɐpasnəstʲɪ rɐsʲijskəj fʲɪdʲɪratsɨjɪ) estas la ĉefa sekureca agentejo de Rusio. Ĝia ĉefa respondeco estas ene de la lando kaj inkluzivas kontraŭspionadon, internan sekurecon kaj landliman kontrolon, kontraŭterorisman agadon kaj persekutadon de la krimoj kontraŭ la ŝtato, inkluzive en ekonomia sfero. Ĝia ĉefsidejo estas ĉe la placo Lubjanka. La direktoro ekde 2008 estas la armea generalo Aleksandr Bortnikov.
Tiu ĉi speciala servo kreiĝis la 3-an de aprilo 1995 kune kun transformo de Federacia Kontraŭspiona Servo (1993-1995). Ĝi nombras 200–350 mil funkciulojn kaj sekretajn kunlaborantojn.
Remove ads
Kritiko
En 2001 en Nov-Jorko Jurij Felĉinskij publikigis kunlabore kun estinta altranga oficiro de FSB Aleksandr Litvinenko la libron Eksplodigi Rusion, en kiu konstatis, ke la eksplodo de la unua rusa-ĉeĉena milito, kaj precipe la dua rusa-ĉeĉena milito estis provokitaj de FSB, kiu estis preparinta kaj okaziginta en 1999 bombajn atencojn kontraŭ loĝejoj en Rusio en Bujnaksko (Dagestano), kaj en Moskvo kaj Volgodonsk, per tio provokante eksplodon de la nova ĉeĉena milito, por pligrandigi popularecon de Vladimir Putin en alproksimiĝantaj prezidentaj balotoj. La libro estas malpermesita en la Rusia Federacio.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads