Faceto (geometrio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

En geometrio, la vorto faceto havas du konfliktantajn signifojn.

Ero de hiperpluredro aŭ kahelaro

Faceto estas (n-1)-dimensia ero de n-dimensia hiperpluredro aŭ de (n-1)-dimensia kahelaro.

Por diversaj dimensioj de hiperpluredro, la facetoj estas:

Por diversaj dimensioj de kahelaroj (eŭklidajhiperbolaj), la facetoj estas:

Akurate du facetoj kuniĝas je ĉiu kresto en hiperpluredro aŭ kahelaro.

Ankaŭ, kiel j-faceto estas iam priskribata j-hiperĉelo.

Remove ads

Sube dimensia hiperpluredro kun la samaj verticoj

Faceto de pluredro estas ĉiu plurlatero kies anguloj estas verticoj de la pluredro. Per vastigaĵo al pli altaj dimensioj, faceto estas ĉiu j-dimensia hiperpluredro) kies verticoj estas verticoj de iu donita n-dimensia hiperpluredro, ĉi tie 0<j<n.

Povas esti eble trovi kaj kunigi ĉi tiajn facetojn kaj formi novan n-hiperpluredron. Ĉi tiu procezo estas facetadofacetigo kaj ĝi estas la inverso de procezo de steligo.

Ekzemple, kubo, inter aliaj, havas triangulajn facetojn; kvar taŭge elektitaj ĉi tiaj facetoj formas regulan kvaredron.

Remove ads

Faco kaj faceto

Laŭ Francisko Azorín Faco estas Antaŭaĵo de io.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina facies (faco, vizaĝo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj faceto, por malgranda faco, ofte glata kiel rezultanta pro tranĉado de solido per ebeno; faceti, por fari facetojn sur io; surfaco, por limo, kiu apartigas korpon de la spaco ekster, lokaro de sinsekvaj pozicioj de linio (naskanto), gvidita de aliaj linioj (direktantoj); facebena, facrevolua, facmalebena, facduaorda aŭ kvadrikoj.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading content...

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads