Fehmarn
komunumo de Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fehmarn estas insulo - kaj sur ĝi urba komunumo - en la nordo de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Orienta Holstinio de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 13 247 loĝantojn.

La 1-an de januaro 2003 la antaŭe sendependa urbo Burg auf Fehmarn (platgermane Borg up Fehmarn) kaj la pliaj neurbaj komunumo de la insulo administre unuiĝis al unusola urba komunumo, tiel ke de tiam la tuta insula teritorio administre estas unu urbo. Parto de la urba teritorio estas ekzemple en la insula nordo la loĝloko kaj pramŝipa haveno Puttgarden borde de la Fehmarn-Markolo, de kie ŝipoj vojas al havenoj en pluraj landoj de la Balta Maro kaj kiu aldone per ponto super la markolo - finkonstruota en 2018 - estos ligata al Danio, kaj en la insula sudo la loko Avendorf, kiu per jam ekzistanta ponto super la sundo sude de la insulo estas ligata al la kontinenta parto de Germanio. Ambaŭ pontojn uzas respektive uzos la germana aŭtovojo A1.

Remove ads
Eksteraj ligiloj
- oficiala urba kaj insula retejo Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine germane
- junulara insula retejo germane
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


