Feneko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Feneko — scienca nomo Vulpus zerda (aŭ Fennecus zerda) — estas miniatura vulpo, loĝanta en apud-meditaraneaj dezertoj. (Iuj fakuloj apartigas la beston en propran genron - Fennecus, krome ĝi estas konata ankaŭ kiel dezerta lupo.) La nomo devenas de la araba fanak (vulpo); zerda greke signifas "seka".

La malgranda vulpeto (dimensie ne superanta hejman katon) havas orelojn de elstara grandeco - ĉ. 15 cm. Grandaj oreloj estas kutimaĵo ĉe dezertaj bestoj (ekz. ekzistas "grandorela dezerta erinaco") - ili, preskaŭ senfelaj, helpas al la animaloj malvarmigi sin. Krome, danke al tiu "konstrukcio", dezerta vulpeto havas tre akran aŭskult-kapablon - por ĉasi predojn, mallaŭte kaŝkuretajn laŭ la mola sablo. La besto preferas noktan vivmanieron.
Feneko havas fortajn piedojn, per kiuj fosas en sablo kavojn por nestado. Loĝas fenekoj familie - paro kaj siaj idoj, plus kun la familio povas kunnesti pli aĝa generacio da idoj.
Sablakolora felo faras fenekon nerimarkebla sur la dezerta tero.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




