Ferrol

urbo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Ferrol
Remove ads

Ferrol estas urbo kaj municipo hispana, situanta norde de la provinco Korunjo, en Galegio.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ferrol (stacidomo).
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...

Ferrol estas urbo orientita tradicie al maraktivado, pere de fiŝkapta kaj komerca haveno, civilaj kaj militaj ŝipkonstruejoj, instalaĵoj diversaj de la Armeo aŭ la turismaj strandoj.

Kun loĝantaro de 72.963 loĝantoj, la metropola areo de Ferrol, konata kiel Ferrolterra, grupigas la komarkojn Ferrol, Eŭme kaj Ortegal, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 210.000 personoj.

La urbo estis naskiĝloko de la hispana generalo kaj diktatoro Francisco Franco en 1892, kaj pro tio estis oficiale konata kiel El Ferrol del Caudillo el 1938 al 1982. Ĝi estis ankaŭ naskiĝloko de la fondinto de la Hispana Socialista Laborista Partio (PSOE), Pablo Iglesias, en 1850.

Remove ads

Notoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads