Fiŝkapta ŝipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fiŝkapta ŝipo, Fiŝoŝipo, Fiŝista ŝipo aŭ Fiŝoboato estas boato aŭ ŝipo uzata por fiŝkaptado en maro, lago aŭ rivero. Multaj diferencaj tipoj de ŝipoj estas uzataj por la diversaj kategorioj de komerca, vivtena kaj distra fiŝhokado.

Ĝeneralaĵoj
Laŭ la FAO, en 2004 estis 4 milionoj de fiŝkaptaj ŝipoj.[1] 1,3 milonoj el kiuj proksimume estas ŝirmaj ŝipoj kun fermitaj areoj. Preskaŭ ĉiuj la kovritaj ŝipoj estas mekanikaj, kaj 40,000 el ili superas 100 pezotunojn. Aliflanke du trionoj (1,8 milionoj) de boatoj senferdekaj estas tradiciaj kaj de distintaj tipoj, kiuj funkcias nur per velo aŭ remiloj.[1] Tiuj boatoj estas uzataj de la neindustriaj fiŝkaptistoj.
Malfacile oni ĉirkaŭkalkulas la nombron de ŝipoj de sporta fiŝkaptado. Varias laŭ grando, kaj male al la komercaj ŝipoj, ofte ne dediĉas sin nur al fiŝkaptado.
Antaŭ la 1950-aj jaroj estis malmulta standardigo (reguligo) de fiŝkaptaj ŝipoj. La dezajnoj povas varii laŭ la haveno aŭ ŝipkonstruejo. Tradicie la boatoj estis konstruitaj el ligno, sed la ligno jam ne estas tiom uzataj pro ties kosto kaj pro malfacilo akiri bonkvalitan konstrulignon. Oni uzas pli kaj pli la vitrofibron en la malgrandaj fiŝkaptaj ŝipoj de ĝis 25 metrojn (100 tunojn), dum ŝtalo estas uzata ĝenerale ĉe ŝipoj pli grandaj ol 25 metroj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Fiŝhokado
- Fiŝkapta ŝiparo
- Trolo (fiŝreto)
- Komerca fiŝkaptado
- Vivtena fiŝkaptado
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads