Filiko

grupo de vaskulaj plantoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Filiko
Remove ads

Filiko estas planto en divizio (= filumo) Pteridophyta (aŭ Pteridofito) kiu enhavas proksime 20.000 speciojn. Ili estas vaskulaj plantoj, kiuj malsamas de nevaskulaj plantoj pro veraj folioj, tamen ili malsamas de la semaj plantoj (gimnospermoj kaj angiospermoj) pro manko de floroj kaj semoj. Ili reproduktiĝas per sporoj.

Thumb
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionFilikoj aŭ pteridofitoj (Pteridophyta), Biologia klasado ...
Thumb
Polystichum setiferum malrulas novan frondon
Thumb
Filiko (Filicinae) en Kunstformen der Natur (1904) de Ernst Haeckel.

Glossopteris (el antikva greka: γλώσσα glossa, signife "lango", ĉar la folioj estis langoformaj) estas la plej granda kaj plej bone konata genro de la formortinta ordo de semo-filikoj konata kiel Glossopteridales (konata ankaŭ kiel ArberialesOttokariales).

Thumb
Arbofilikoj en parko de Arundel Castle, Anglio

ekz. subdivizio (= subfilumo): Pteridopsida (aŭ veraj filikoj)

La arbofilikoj (palmofilikoj, Cyatheales) kaj Salviniales estas la ordoj de la veraj filikoj (Pteridopsida).

Salviniaceae estas familio de heterosporiaj filikoj en la ordo Salviniales. La familio Salviniaceae entenas du genrojn, nome Azolla kaj Salvinia.

Thumb
Azolla caroliniana

La genro Azolla (algofilikoj), azolo en Esperanto, apartenas al la familio de Salviniaceae. Pli frue ĝi estis klasifikita al la familio Azollaceae. La genro konsistas el sep specioj, kiuj indiĝenas en la tropikoj.

Thumb
Salvinia minima

Salvinia (ŝveb-filikoj) estas la sola genro en la familio Salviniaceae (sed laŭ kelkaj esploroj, ankaŭ la genro Azolla apartenas al tiu), en ordo Salviniales, klaso veraj filikoj (Pteridopsida). La specioj de la genro estas en la akvo ŝvebantaj plantoj, kiujn karakterizas, ke la supra foliflanko morfologie estas la suba flanko de la folio.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads