Finsteraarhorn

From Wikipedia, the free encyclopedia

Finsteraarhorn
Remove ads

Finsteraarhorn estas kun 4 217 m s.m. la plej alta pinto de la Bernaj Alpoj kaj de la Kantono Berno. Finsteraarhorn havas rimarkindan triangulan formon kaj dominas la tutan panoramon de la regiono. Je ĝia sudokcidenta flanko naskiĝas Fiescher-Glaĉero dum la deklivglaĉeroj de ĝia nordorienta flanko donas nutraĵon al Finsteraar-Glaĉero.

Rapidaj faktoj monto ...
Remove ads

Geologio

Finsteraarhorn apartenas al la Ar-Masivo kaj konsistas el amfibiolito, ŝtono, kiu estiĝis per metamorfozo de bazaltsimilaj ŝtonkuŝoj.

Historio de la unua grimpo

La unua grimpo eventuale jam okazis la 16-an de aŭgusto 1812 fare de Arnold Abbühl, Joseph Bortis kaj Alois Volker, supozeble pasante la intertempe fordegelitan deklivglaĉeron je la orienta flanko de la sudorienta kresto. Tamen ne estas dokumentita, ĉu la tri viroj vere atingis la pinton. Pruvita aliflanke estas, ke la 19-an de aŭgusto 1828 de Jakob Leuthold kaj Johann Währen vere atingis la pinton. Ili estis la gvidistoj de la glaĉeresploristo Franz Joseph Hugi, kiu mem pro vundiĝo de sia piedo devis postresti ĉe podio, kiu hodiaŭ portas lian nomon.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads