First National Pictures

historia usona kinprodukta kompanio (1917-1936) From Wikipedia, the free encyclopedia

First National Pictures
Remove ads

First National Pictures estis usona entrepreno de kinproduktado kaj distribuado. Ĝi estis fondita en 1917 kiel First National Exhibitors' Circuit, Inc., asocio de sendependaj teatro-posedantoj en Usono, kaj iĝis la plej granda ĉeno de teatroj en la lando. Etendiĝante el montrado de filmoj al ties distribuado, la kompanio reorganiziĝis en 1919 kiel Associated First National Theatres, Inc., kaj Associated First National Pictures, Inc. En 1924 ĝi etendiĝis por iĝi kinproduktora kompanio kiel First National Pictures, Inc., kaj iĝis grava studio en la filmindustrio. En septembro 1928, la kontrolo de First National pasis al Warner Bros., en kio la entrepreno estis komplete absorbita la 4-an de novembro 1929. Nombraj filmoj de Warner Bros. estis tamen markitaj kiel First National Pictures ĝis 1936, kiam First National Pictures, Inc., estis definitive dissolvita.

Rapidaj faktoj filmkompanio, Lando ...
Thumb
Studioj de First National Pictures en Burbank, Kalifornio (ĉ. 1928).
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads