Flago de Norvegio

nacia flago From Wikipedia, the free encyclopedia

Flago de Norvegio
Remove ads

La nacia flago de Norvegio estas ruĝa kun blua skandinava kruco skizita en blanka koloro kiu etendiĝas al la randoj de la flago. La vertikala parto de la kruco estas translokita al la his-flanko en la stilo de Dannebrog, la flago de Danio. La kruco simbolas kristanismon. La proporcioj de la nacia flago estas 22:16.

Thumb

La elekto de la skandinava kruco estis klare bazita sur la tradicio establita de la aliaj nordiaj landoj, Danio kaj Svedio. La ruĝa kaj blua koloroj ankaŭ eksplicite rilatas al tiuj du landoj, iamaj kaj nunaj partneroj.

La flago ankaŭ validas en la eksteraj teritorioj Svalbardo kaj Janmajeno.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads