Flava makulo

parto de la retino From Wikipedia, the free encyclopedia

Flava makulo
Remove ads

En anatomio, la flava makulo (latine macula lūtea) aŭ simple makulo estas ovala pigmenta areo en la centro de la homa retino aŭ en kelkaj animalaj retinoj.

Thumb
Strukturo de la okulo (anglalingva). “Pupil” = pupilo, “lens” = kristalino, “retina” = retino, “blood vessels” = sangovaskuloj, “fovea” = centra foveo, “macula” = flava makulo, “iris” = irido, “cornea” = korneo.

Priskribo

La diametro de la homa flava makulo estas proksimume 5,5 milimetroj.

La flava makulo estas flaveca, pro la ĉeesto de luteino kaj zeaksantino.

Funkcio

La makulo, per sia flava koloro, sorbas kaj blokas troan bluan kaj ultraviolan lumon enirintan en la okulon.

En la makulo ĉeestas la foveo, kiu enhavas multe da konusetoj. Tiel, la makulo ebligas la centran, altkvalitan, koloran vidkapablon en bona lumado. Se la makulo difektiĝas, tia vidkapablo ankaŭ difektiĝas.

Eksteraj ligiloj

  • Macula lutea (angle). Medline Medical Encyclopedia. National Institutes of Health of the United States of America.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads