Ford

usona firmao From Wikipedia, the free encyclopedia

Ford
Remove ads

La entrepreno Ford, formale je plena nomo angle Ford Motor Company, estas usona aŭto-produkta konzerno, kiu fondiĝis en 1903 de Henry Ford en Detroit, Miĉigano. La konzerno agas mondvaste. Ĝi estas konsiderata unu el la "Grandaj 3 de Detroit" aŭtomobilaj firmaoj de Usono, kune kun General Motors kaj Chrysler.

Thumb
La aŭto Modelo T de Ford
Rapidaj faktoj Lando, Premioj • Silver Anvil Award • Silver Anvil Award • Silver Anvil Award vd ...

La firmao dum la unuaj dek jaroj de sia ekzisto enkondukis la produkto-proceson de muntoĉeno, kiu draste ŝanĝis la laborkondiĉojn en ĉiuj postaj industriaj entreprenoj, kiuj enkondukis tiun sistemon. La aŭtoj de Ford pro la muntoĉena produktado povis produktiĝi multe pli efike kaj malmultekoste ol antaŭe, samtempe ankaŭ en pli fidinda kvalito. La laboristoj profitis de la muntoĉena produktado, se la produktoritmoj estis realismaj, nur streĉiĝis, kiam ili iĝis tro rapidaj.

Nuntempe Ford post la konzernoj General Motors kaj Toyota estas la monde tria plej granda produktanto de aŭtomobiloj. La konzerna sidejo estas en Dearborn, Miĉigano. Dum novembro 2003 la tri cent miliona (300.000.000-a !) aŭto de Ford produktiĝis en Dearborn - ruĝa kabrioleto de la marko Ford Mustang. Dum 2004 la konzerno mondvaste vendis 6.798.000 aŭtojn.

Al la konzerno krom la marko Ford ankaŭ apartenas la sekvaj aŭtomobilaj markoj:

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads