Formato

norma grando de la folioj en libro From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Normaj dimensioj de folioj estas aro de dimensioj de paperaj folioj, rekomendataj por uzado. Estas diversaj subaroj de la dimensioj. La dimensioj estas tiel preferaj nombroj.

A, B kaj C-serioj

La A-serion difinas la normo ISO 216. Ĝia baza principo estas, ke la pli longa flanko de A-folio estas 1,4142 foje tiel granda kiel la pli mallonga. Sekve, kiam oni faldas aŭ tranĉas A-folion mezalte, oni akiras duonan folion, kiu konservas la saman proporcion inter alto kaj larĝo.

A0 estas difinita tiel, ke ĝi ampleksas unu kvadratan metron. Ĝin duonigante, oni ricevas A1. Duonigante A1, oni ricevas A2, kaj tiel plu. Dimensiojn oni rondigas en milimetroj.

B-serio estas difinita per geometria mezumo inter eroj de A-serio. Ekzemple larĝo de B1 estas geometria mezumo de larĝoj de A0 kaj A1 ( (larĝo de A0 * larĝo de A1) 1/2 ).

C-serio estas difinita per geometria mezumo inter eroj de A-serio kaj B-serio. Ili estas ofte uzataj por kovertoj. A4-folio facile entaŭgas en C4-koverton, kaj tiel plu.

Pliaj informoj A, B ...

Sur kopiilo, oni povas facile A3-paĝon malgrandigi, por ke ĝi plenigu A4-folion: oni apliku 71-elcentan projekcion (0,71 estas inverso de 1,4142). Okazas nenia teksta perdo, aperas nenia superflua marĝeno.

Ĉar la pezo de papero esprimiĝas per gramoj en kvadrata metro, estas facile kalkuli la pezon de foliaro, konante la paperpezon. Ekzemple ordinara kopipapero estas 80-grama en kvadrata metro. Sekve A0-folio de tia paperpezo pezas 80 gramojn, A1-folio pezas 40 gramojn..., A4-folio 5 gramojn kaj tiel plu.

Thumb

Normaj dimensioj de folioj de A0 ĝis A5.


Ankaŭ estas dimensioj, oblaj de tiuj A0 ... A4, ili estas farataj per kunmetado de kelkaj folioj de la sama amplekso kune je pli longaj flankoj.

A0 = 841*1189 A1 = 594*841 A2 = 420*594 A3 = 297*420 A4 = 210*297
A0x2 = 1682*1189 A1x2 = A0 A2x2 = A1 A3x2 = A2 A4x2 = A3
A0x3 = 2523*1189 A1x3 = 1783*841 A2x3 = 1261*594 A3x3 = 891*420 A4x3 = 630*297
A1x4 = 2378*841 A2x4 = 1682*594 A3x4 = 1189*420 A4x4 = 841*297
A2x5 = 2102*594 A3x5 = 1486*420 A4x5 = 1051*297
A3x6 = 1782*420 A4x6 = 1261*297
A3x7 = 2080*420 A4x7 = 1471*297
A4x8 = 1682*297
A4x9 = 1892*297

Thumb

Oblaj normaj dimensioj de folioj ĝis A4x8, A3x5, A2x4.

Remove ads

Usonaj normaj dimensioj

Pliaj informoj Nomo, Coloj ...
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads