Fosforesko
fizika procezo, dum kiu energio sorbita malrapide eliĝas lume From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fosforesko estas tipo de fotoluminesko (lumo-elsendo pro agado de fotonoj) rilata al fluoresko. Malkiel ĉe fluoresko, fosforeska materialo ne tuj re-elsendas la lumradiadon, kiun ĝi sorbas. La pli malrapidaj skaloj de re-elsendo estas asociaj kun "malpermesataj" energistataj transigoj en kvantuma mekaniko. Ĉar tiaj transigoj okazas tre malrapide en kelkaj materialoj, la sorbita radiado estas re-elsendata je malpli da intenseco dum ĝis kelkaj horoj post la origina ekscitado.

La studo de fosforeskaj materialoj kondukis al la malkovro de radioaktiveco en 1896.
Remove ads
Fakuloj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads