Frako

From Wikipedia, the free encyclopedia

Frako
Remove ads

Frako estas vesto por viroj. La frako estas tradicie portata dum formalaj festoj kaj ceremoniaj okazintaĵoj. Kutime oni mencias sur la invitilo, kie oni atendas ke la sinjoro aperas en frako, la vortojn "cravate blanche/white tie" (blanka kravato) aŭ "décorations" (dekoracioj). Sinjorinoj tiam aperas en longa robo. La frako estas la plej ŝika vesto kiun viro povas porti. Ĝi konsistas el jako kun du akraj pintoj kaj longaj baskoj, amelita ĉemizo kun staranta kolumo, blanka veŝto, blanka bantokravato kaj nigra pantalono kun unuopa aŭ duobla galono je ambaŭ flankoj.

Thumb
John Delacour en frako kun nigra veŝto 1885
Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads