Franca ligo pri la defendo de la homaj rajtoj kaj de la civitano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Franca Ligo por la Defendo de la Homaj Rajtoj kaj de la Civitano, komune konata kiel Ligo de Homaj Rajtoj aŭ LDH (france Ligue française pour la défense des droits de l'homme et du citoyen) estas asocio (leĝo 1901) por la observo, la defendo kaj proklamo de la Homaj rajtoj ene de la Franca Respubliko, en ĉiuj areoj de la publika vivo.

Ĝi estis fondita en 1898, fare de senatano de la gironda regiono, Ludovic Trarieux.
Remove ads
Enciklopedio de Esperanto

Bischitzky (Biŝicki) Adolf, germano, d-ro, kuracisto en Praha. Naskiĝis la 18an de novembro 1871 en Driz. Humanisto, liberpensulo, prez. de Ĉ. Ligo de Homaj Rajtoj. Kunfondinto (1908) kaj de 1911 prez. de Societo de germanlingvaj Esperantistoj en Praha. De 1921 ano de ŝtata ekzamena komisiono. Gvidis kursojn, estis prof. de E en la germanlingva Komerca Akademio en P. Kunlaboranto de Int. Med. Revuo, Marto, ktp. Tradukis Maria Magdalena de Hebbel; Suferoj de la juna Werther de Goethe; La aliformigita driado de H. Salus. Verkis ekzercaron por germanoj, -1922.
![]() |
|
En 1930, la gazetoj en Hindoĉinujo (v.) komencis paroli pri E. En 1931, la Bulteno de la “Ligo por la Homaj Rajtoj” enketas pri la Lingvo Int. El 77 sekcioj respondintaj, 72 aprobis E-n, organizis paroladojn, ktp.
Remove ads
Listo de prezidentoj
- Ludovic Trarieux (1898–1903)
- Francis de Pressensé (1903–1914)
- Ferdinand Buisson (1914–1926, Nobel-premio pri paco en 1927, kin la germana Ludwig Quidde)
- Victor Basch (1926–1944)
- Paul Langevin (1944–1946)
- Sicard de Plauzoles (1946–1953)
- Emile Kahn (1953–1958)
- Daniel Mayer (1958–1975)
- Henri Noguères (1975–1984)
- Yves Jouffa (1984–1991)
- Madeleine Rebérioux (1991–1995)
- Henri Leclerc (1995–2000)
- Michel Tubiana (2000–2005)
- Jean-Pierre Dubois (2005-2017)
- Malik Salemkour (2017-)
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads