Francesc Macià i Llussà

From Wikipedia, the free encyclopedia

Francesc Macià i Llussà
Remove ads

Francesc Macià i Llussà (naskiĝis la  21-an de oktobro 1859 (nun 1859-10-21) en Vilanova i la Geltrú, Garraf, mortis la 25-an de decembro 1933 en Barcelono, Hispanio) estis la 122-a Prezidanto de Generalitato de Katalunio[1]. Li ankaŭ estis Kataluna oficiro en la Armeo de Hispanio[2].

     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Macià kaj la patrinonomo estas Llussà
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Biografio

Macià atingis la rangon de leŭtenanto-kolonelo dum sia militista kariero. Li kondamnis la atakon de kelkaj hispanaj oficiroj kontraŭ la ĵurnalo La Veu de Catalunya en 1905. Li estis devigita forlasi la armeon [3].

En 1922 li fondis la sendependan partion "Estat Català"[4].

En 1926 li provis ribelon kontraŭ la hispana diktatoreco de Miguel Primo de Rivera. Ĉi tiu ribelo estis bazita en Prats-de-Mollo-la-Preste (Rusiljono). Ĝi estis abortigita de la francaj Ĝendarmoj, sed ĝi gajnigis multan popularecon al lia kaŭzo en Katalunio.

En 1931 Macià proklamis la Liberan Katalunan Respublikon en Barcelono. Li poste estis devigita akcepti partan aŭtonomion ene de la nova Hispana Respubliko. Macià estis la Prezidanto de la Generalitato ekde 1932 ĝis lia morto en 1933. Li estas entombigita en la Tombejo de Montjuïc en la monteto Montjuïc de Barcelono.

Remove ads

Referencoj

Fonto

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads