Bongustaĵo
manĝaĵo konsiderata tre dezirinda en certaj kulturoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bongustaĵo (frandaĵo, delicaĵo etime rilata al la franca délicatesse kaj delicatessen, aŭ france gourmet) estas kutime malofta aŭ multekosta manĝaĵo, kiu estas konsiderata dezirinda, neordinara aŭ speciala, kaj ofte havas nekutimajn gustojn aŭ aliajn unikajn karakterizaĵojn.




Manĝaĵo konsiderata bongustaĵo en unu lando, kulturo kaj epoko eble ne nepre estas konsiderata tia en alia. Ekzemple, flamenga lango estis tre dezirata plado en antikva Romio,[1] sed tute ne estas manĝata en modernaj tempoj; kaj omaroj estis konsiderataj malriĉula manĝaĵo en Nordameriko ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam ili komencis esti konsiderataj bongustaĵo en Usono, same kiel en Eŭropo. Inter la multaj bongustaĵoj agnoskitaj en unu aparta kulturo estas takifugu (d:Q387587) en Japanio, salangannesta supo (d:Q17582679) en Ĉinio, eskamoloj (formikaj larvoj, hispane escamoles, d:Q614320) en Meksiko,[2] kaj la igunak (d:Q2602941) de la inuitoj.
La difino de bongustaĵo dependas de tendencoj kaj modoj de kuirarto, kiuj ankaŭ inkluzivas historiajn kaj ne-eŭropajn manĝkutimojn. Ekzemple, multaj pladoj bazitaj sur boletoj, kantareloj aŭ haringo longe estis konsiderataj malbona manĝaĵo kaj nun fariĝis bongustaĵoj. Cervoviando ankaŭ estas konsiderata bongustaĵo.
La nutraĵa industrio ofte uzas la terminon kiel aldonon al diversaj piklitaj produktoj kiel ekzemple delikataĵaj kukumoj kaj delikataĵaj haringoj.
Historie, la komerco de bongustaĵoj estis grava parto de komerco en la Mezepoko, ekzemple, inter Eŭropo kaj la Malproksima Oriento kaj la araba mondo. Diversfoje, terpomoj, rizo, teo kaj aliaj estis konsiderataj bongustaĵoj.
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
