Freising

komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Freising
Remove ads

Freising [frAjzing] estas urbo en Supra Bavario, iom norde de Munkeno, ĉe rivero Isar. Ĝi havas la statuson de "Granda Distrikta Urbo" kaj estas la administra sidejo de distrikto Freising. Freising portas la kromnomon "rozurbo".

Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...
Thumb
historia akademio
Thumb
monaĥeja ĝardeno
Remove ads

Episkopujo

Eklezie Freising dividas kun Munkeno la sidejon de katolika episkopo; tial ambaŭ urboj havas po katedralon. Tiu de Freising situas sur la "Katedrala Monto" (Domberg), tiel ke ĝiaj du turoj superrigardas la urbon.

La episkopujo Freising ekestis proksimume 720, fondita de Sankta Korbiniano. Al la episkopo ankaŭ apartenis sekulara regteritorio, la princepiskopujo Freising, ĝis 1802. En 1817, la episkopujo estis, kun iom ŝanĝitaj limoj, transformita kaj rangaltigita al la nova ĉefepiskopujo München kaj Freising.

Remove ads

Trafiko

Freising per individua motora trafiko havas ligon al la aŭtovojo inter Munkeno kaj Deggendorf kaj al la fervojo inter Munkeno kaj Landshut. Krome estas antaŭurbaj trajnoj al Munkeno. Buslinio ligas la urbon al la proksima flughaveno Munkeno.

La urbo situas borde de la rivero Isar.

Universitata vivo

Al Freising apartenas la kvartalo Weihenstephan, kiu tradicie estas hejmo de universitataj institutoj, precipe rilataj al viv-sciencoj (biologio, biokemio, arbara mastrumado, ĝardenkulturo, agrokulturo). Sur monteto Weihenstephan eblas studi bierfaradon kaj trinkaĵteknikon en la plej malnova ankoraŭ funkcianta bierfarejo (ekzistinta jam en 1040).

En la forstistika fakultato, iam aparteninta al Ludoviko-Maksimiliana Universitato, nun al la Teknologia Universitato Munkeno, jam okazis pluraj aranĝoj de AIS San-Marino.

Homoj ligitaj al Freising

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads