Fritz Hochwälder
aŭstra verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fritz HOCHWÄLDER (28a de Majo 1911 – 21a de Oktobro 1986) konata ankaŭ kiel Fritz Hochwaelder, estis aŭstria dramaturgo. Konata pro sia klara prozo kaj fortaj moralismaj temoj, Hochwälder ricevis kelkajn literaturajn premiojn, kiaj la Granda Aŭstria Ŝtatpremio por Literaturo en 1966. Plej el liaj teatraĵoj estis premieritaj en la Burgoteatrejo en Vieno.
Hochwälder verkis teatraĵojn kun socia kaj politika enhavo, uzante historiajn temojn en siaj verkoj. Unu el liaj plej fruaj verkoj nome Das Heilige Experiment (la sankta eksperimento, 1943) temis pri la perforta malmuntado de la utopia setlejaro de Jezuitoj fare de la hispanoj en Paragvajo en la 1760-aj jaroj kaj Der öffentliche Ankläger (la publika akuzisto, 1948) pri la violento de la Franca Revolucio. La temo de violento estis ĉefa faktoro en sia propra vivo — Dum la Dua Mondmilito li fuĝis al Svisio, dum liaj gepatroj estis murditaj en la koncentrejo de Theresienstadt.
Remove ads
Verkoj
- Die unziemliche Neugier (1934; publikigita en 1979)
- Esther (1940)
- Das heilige Experiment (1942)
- Hôtel du Commerce (1944)
- Meier Helmbrecht (1946)
- Der öffentliche Ankläger (1948)
- Donadieu (1953)
- Die Herberge (1955)
- Der Unschuldige (1958)
- Donnerstag (1959)
- Holokaust.(Totengericht) (1960; publikigita en 1998)
- 1003 (1963)
- Der Himbeerpflücker (1964)
- Der Befehl (1968)
- Lazaretti oder Der Säbeltiger (1973)
- Die Prinzessin von Chimay (1982)
- Der verschwundene Mond (1982)
- Die Bürgschaft (1984)
- Donnerstag. Roman (1995)
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads