Fritz Walter

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fritz Walter
Remove ads

Fritz WALTER (naskiĝis la  31-an de oktobro 1920 (nun 1920-10-31) en Kaiserslautern, mortis la 17-an de junio 2002 en Enkenbach-Alsenborn) inter la jaroj 1938 kaj 1959 estis germana profesia futbalisto. Sendube li estis inter la plej elstaraj personoj en la historio de futbalo en Germanio. Estante kapitano de la Germana nacia teamo de futbalo, li kun tiu teamo surprize gajnis la Futbalan Mondpokalon 1954, kio al multaj germanoj ŝokitaj de la teruraj eventoj en la Dua Mondmilito unuafoje redonis senton ke la anoj de ĉirkaŭaj nacioj ne nur akuzis la germanan popolon je militkrimoj sed ankaŭ kapablis vidi germanojn el pli pozitiva vidpunkto, kiel eŭropanoj pace konkurantaj en sporta evento.

Rapidaj faktoj atakanto, Personaj informoj ...

En la 1950-aj jaroj li estis la plej elstara kaj amaskomunikile plej atentata aktiva futbalisto: li dum entute 30 jaroj restis en sia junula futbala klubo 1. FC Kaiserslautern kaj kun la vira teamo de la klubo dufoje - en 1951 kaj 1953 - iĝis germania ĉampiono. Pro sia vigla socia engaĝiĝo li multfoje estis honorigita.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads