Fuĝinomija
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fuĝinomija, (japane 富士宮市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Ĉubu, en Gubernio Ŝizuoka.

Grimpa vojeto al pinto de Fuĝi

Remove ads
Demografio
En 2021 Fuĝinomija havis populacion de 127 252. En la fruaj 1970-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ekde la 2020-aj jaroj la loĝantaro malkreskas.
Geografio
Fuĝinomija situas en varia areo, kie la supermara alteco varias inter 35 kaj 3336 metrojn. Parto de la urbego apartenas al nacia parko, krome la areo estas deirpunkto por grimpi Fuĵi-monton, kies pinto estas parte ene de la urbego. Fuĝi (urbo) troviĝas nur 8, Numazu 26, gubernia sidejo Ŝizuoka (urbo) 34, Jaizu 49, Ŝimoda 60, ĉefurbo Tokio kaj Hamamacu po 115 kilometrojn aere laŭ .
Historio
Fuĝinomija estis malnova loĝloko, kie estis sanktejo, eĉ la loknomo devenis de sanktejo. Fuĝinomija rilatas ankaŭ al Fuĵi-monto, kie pilgrimvojoj kuras. Baldaŭ ĝi estis poŝta stacio. Brito faris la unuan registritan supreniron sur Fuĵi-monto de ne-japana persono en 1860. Dum establado al moderna municipa sistemo en 1889 la areo estis reorganizita. La urbo estis deklarita en 1942, samtempe urbeto kaj vilaĝo unuiĝis. Pliaj aliĝoj okazis en 1955, 1956 kaj 2010.
Ekonomio
Fuĝinomija estas industria centro Ŝizuoka, tradicie plej gravas la paperindustrio. Aliaj produktaĵoj estas rotaciaj ekipaĵoj, aŭtopartoj, kemiaĵoj kaj farmaciaĵoj.
Eduko
En Fuĝinomija priarbara altlernejo reprezentas la plej altan edukejon.

Stacidomo
Trafiko
Fuĝinomija havas bonajn kontaktojn fervoje kaj voje.
Klimato
Fuĝinomija situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj kaj humidaj someroj, respektive mildaj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1881 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
- Fuĵi-monto
- preĝejoj
- festivaloj
Ĝemelurboj
Santa Monica, Usono, Kalifornio ekde 1975
Ŝaosing, Ĉinio ekde 1997
Fontoj
- WikiTrans
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads