Fun and Fancy Free
usona animaciita fantasta muzika filmo de 1947 From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fun and Fancy Free (angle, prononco laŭ sistemo IFA [fʌn ænd fˈænsi fɹˈiː], kun signifo "Amuzo sen engaĝiĝo") estas usona animaciita fantasta muzika filmo de 1947 produktita de Walt Disney kaj publikigita de RKO Radio Pictures. Ĝi estas la naŭa animaciita longa filmo de Disney kaj la kvara de la segmentaraj filmoj kiujn la studio produktis en la 1940-aj jaroj por enspezi monon dum la Dua Mondmilito. La Disney segmentaraj filmoj de la fino de la 1940-aj jaroj helpis financi Cindrulinon, kaj aliajn postajn, kiel Alice in Wonderland kaj Peter Pan.
La filmo estas kompilo de du historioj, el kiuj la unua, Bongo, estis gastigita de Jiminy Cricket kaj rakontita de Dinah Shore. Bazita sur la rakonto Little Bear Bongo de Sinclair Lewis, Bongo rakontas la historion de cirka urseto nome Bongo kiu deziras liberon el kaptiveco. Bongo fuĝas el la cirko kaj finfine formas romantisman rilaton kun ursino nome Lulubelle en la naturo. La dua historio, Mickey and the Beanstalk, estis gastigita de Edgar Bergen kaj estas rerakonto de la populara ferakonto Jack and the Beanstalk en kiu aperas Mickey Mouse, Donald Duck, kaj Goofy kiel tri kamparanoj kiuj malkovras la kastelon de la temperamenta Willie the Giant en la ĉielo pere de la uzo de kelkaj magiaj faboj. Ili devas batali kontraŭ la avara sed aminda giganto por restaŭri pacon al sia valo. Kvankam la filmo estas ĉefe animaciita, ĝi uzas ankaŭ realvivajn segmentojn por kunigi ambaŭ duonojn. "Mickey and the Beanstalk" estis la lasta fojo en kiu Walt Disney voĉigis Mickey Mouse, ĉar li estis tro okupita en aliaj projektoj por plue voĉigi la faman rolulon. Disney anstataŭis sin mem per la sonefekta artisto Jimmy MacDonald.
Remove ads
Voĉaktoroj
en la origina, anglalingva versio:
Clarence Nash, Cliff Edwards, Billy Gilbert, Anita Gordon, The King's Men, The Dinning Sisters, The Starlighters, Dinah Shore, Walt Disney, Jim Macdonald, Pinto Colvig, Edgar Bergen kaj Luana Patten.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads