Adam (artileria fuortaro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Artileria fuortaro Adam (ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Adam) estas unu el la plej finkonstruitaj fuortaroj de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, kiuj estis konstruataj en la jaroj 1935-1938 sur limo kun Germanio kiel reago kontraŭ ĝia malamika politiko. Tiu ĉi armea objekto troviĝas sur la teritorio de municipo České Petrovice en distrikto Ústí nad Orlicí en Regiono Pardubice, proksimume du kilometrojn okcidente de ĉeĥa-pola limpasejo Mladkov-Petrovičky / Kamienczyk.[1]
Remove ads
Objektoj de la artileria fuortaro
El 16 planitaj artileriaj fuortaroj ĝi estis per la areo la plej malgranda. En la fuortaro devis esti lokigitaj 8 fuortoj:
- infanteriaj fuortoj
- K-S 39 "Hodek"
- K-S 40 "U háječku"
- K-S 41 "Pod vrškem"
- minĵetila turniĝonta turo K-S 44 "Za větrem"
- enireja objekto K-S 43a "Na sekyře"
- artileria turniĝonta turo K-S 42 "Trigonometr"
- artileriaj fuortoj
- K-S 43 "Veverka"
- K-S 45 "Jabůrek"
El tiuj ĉi objektoj oni ne sukcesis konstrue komenci sole la minĵetilan turon. En septembro de 1938 la fuortaro estis laŭ konstruparto preskaŭ finita, sed mankis precipe la ĉefaj artileriaj armiloj, kiuj pro kaŭzo de malfruiĝo en la evoluo kaj produktado venis en neniun el la artileriaj objektoj en la ĉeĥoslovaka limregiono. Estis instalita eĉ ne artileria turniĝonta kaj elŝovonta turo, pro kio la objekto faiĝis nebatalkapaba kaj rilate al sia specifa difino ĝi povis armigita eĉ ne save.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

