Bouda (artileria fuortaro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La artileria fuortaro Bouda (ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Bouda, legu Boŭda) situas sur monto Bouda kaj ĝi apartenas inter kvin konstrue finitaj fuortaroj de la ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo, ĝi ja apartenis al la malplej grandaj fuortaroj kun la malplej nombra fuortara artilerio, sed ĝi tamen priregis el la alia – okcidenta flanko la tutan vastan valon ĉirkaŭ urbo Králíky. Ĝi estis konstruita en Orlica montaro en la samnomata monto (antaŭe Baudenkoppe – hodiaŭ Bouda) super vilaĝo Těchonín, en malfacile alirebla tereno sur descenda montodorso, proksimume 6 km okcidente de urbo Králíky kaj proksimume 7 km norde de urbo Jablonné nad Orlicí. Ĝi estas alirebla al publiko kiel muzeo. La nomoj de objektoj de la fuortaro estis elektitaj laŭ ĉeĥaj mitaj figuroj - Krok, Kazi, Teta, Libuše kaj Horymír.
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bouda |









Remove ads
Projekto kaj konstruado
La unua insektado de la spaco de la estonta fuortaro Bouda okazis en septembro de 1934. Detalan esploron de tereno poste okazis ĝis novembro de 1935. Vintre inter la jaroj 1935 kaj 1936 estis fare de kpt. pion. Inĝ. Vladimír Resner dum granda kontribuo de subleŭt. pion. Inĝ. Karel Hrubec prilaborita projekto de la fuortaro. Printempe de 1936 estis elvokitaj la elektitaj konstrufirmaoj por partopreni en konkurso pri la konstruado de fuortaro mem. Estis elektita firmao Inĝ. Zdenko Kruliš, Praha II. La konstruado de fuortaro estis komisiita la 28-an de aŭgusto 1936, la konstruloko transprenita la 15-an de septembro kaj la laboroj komencis la 1-an de oktobro. La tempo de konstruado estis difinita al 20 monatoj, te. ĝis la 31-a de majo 1938. Aldone la 14-an de julio 1937 estis al la firmao donita ankaŭ konstruado de artileria turniĝonta turo K-S 22 kaj kaj la 27-an de aprilo 1938 poste konstruado de triopo de kablaj ĉambroj. La konstrutermino estis plilongigita ĝis fino de junio 1938, sed kio sole rilatis al laboroj kun kabelado. La planata sumo por kompleta konstruado de la fuortaro inkluzive materialo liverita de armea administracio krom reĝio de la fiemao faris 28 553 000 Kĉ. Al la firmao mem estis pagita sumo 21 781 661,48 Kĉ.
El vidpunkto de armea inspekto la konstruado estis gvidita kiel memstara konstrusubsektoro 4./III. Komandanto estis mjr. konstru. Inĝ. Karel Burian kaj lia vicestro la projektanto de la fuortaro kpt. pion. Ing. Vladimír Resner. Konstruestro fariĝis leŭt. artil. Inĝ. Antonín Budínský.
Mortaj lezoj
Enkadre de la konstruado de fuorto okazis kvin mortaj lezoj, pro kio Bouda tenas komune kun fuortaro Smolkov malĝojan superecon. La kaŭzo de unu ne estas ĝis nun konata, la kaŭzo de la dua estis malobeo de malpermeso de veturo de personoj per ŝarĝlifto kaj triopo de ministoj pereis, kiam dinamita patrono ne eksplodis tute kaj sekve okazis eksplodo pro kaŭzo de kunpuŝiĝo de premaeromartelo kun peco de neekslopdita patrono. Al viktimoj de laste nomita malfeliĉo estas dediĉita memortabulo en subterejo de la fuortaro sub la loko de tragedio.
Remove ads
Objektoj de la fuortaro
La enireja objekto K-S 22a Krok
La enireja objekto de la ĉeĥoslovaka artileria fuortaro estis ĉiam principe konstruita sur kaŝita loko sur forturnita deklivo en sufiĉa distanco de la ĉefa defendposteno. Ne estis supozata ĝia rekta aktivigo en la batalojn, male eĉ dum ili devis okazi nedistrita provizado de la fuortaro. En la objekto troviĝas enveturejo por ŝarĝaŭtomobiloj, enirejo por piedirantoj, transmetejo sur fortikaĵa mallarĝtraka fervojo kun ŝpuro 600 mm, ensuĉigado de aero por la centra filtrilejo, transporta kancelario kaj ĉambro de kutima fono. Ĝi estis armigita per unu peza maŝinpafilo mod. 37 en la dekstra ekstera pafejo kaj per malpeza maŝinpafilo mod. 26 en la maldekstra ekstera pafejo, en pafejo en la unua blenda pordego, en la unua rompita enveturejo kaj en du blendaj kloŝoj sur tegmento de la objekto.
La objekto estis betonigita inter la 2-a – 14-a de oktobro 1937 en la IV-a klaso de rezistkapablo. La kuba kapacito de betono estas 4860 m³. Dum la okupado okazis forŝiro de la blendaj kloŝoj, kio la objekton tre damaĝis. En ŝanĝo de la 1940-aj jaroj kaj la 1950-aj jaroj okazis forpafo de ĝia frunta masko kaj ĝia sekva finbetonado laŭ la devenaj planoj pere de firmao Baraba Litice dum kio ne okazis ĝia ŝtukigo kaj instalado de kelkaj elementoj. En la jaro 2021 la objekto estis donita en staton el la jaro 1938 inkluzive de enigo de maketoj de la blendaj kloŝoj. Nuntempe ĉi tie troviĝas la eniro en la muzeon.
La artileria turniĝonta turo K-S 22 Horymír
La objekto de la artileria turo estis konstruita por ĉefa armilo de la fuortaro, duopo de 10cm haŭbizoj mod. 38 lokigitaj en la artileria turniĝonta kaj elŝovonta turo. Ĝia betonado okazis 22-an – 7-an de decembro 1937 en la IV-a klaso de rezistkapablo kaj la kuba kapacito de betono estas 2 680 m³. Al la subtera sistemo de la fuortaro ĝi estas alligita per ŝtupareja kaj lifta ŝakto. Krom la turniĝonta turo ĝi estis armigita ankraŭ per malpeza maŝinpafilo mod. 26 en la blenda kloŝo. La maŝinaro de la turo estis neniam ekipita. La unikaĵan hodiaŭ tiun ĉi objekton faras fakto, ke kiel ĉe la ununura neniam okazis enbetonigo de la ŝakto. La blenda kloŝo estis elŝirita dum la okupado. La interno de la objekto estas alirebla enkadre de kutimaj vizitoj de la muzeo.
La infanteria fuorto K-S 21 Kazi
La fuortara infanteria fuorto situas sur la linio de la ĉefa defendposteno, plej malfrue ĉi tie devis esti haltigita antaŭeiro de atakanto. La ĉefa armilaro de la objekto estis triopoj de duopoj de pezaj maŝinpafiloj mod. 37 (du en pafejoj direktantaj al najbara infanteria fuorto K-S 20 Na Pupku kaj unu en blenda kopulo direktanta al objekto K-S 23 Teta. La malpezaj maŝinpafiloj mod. 26 troviĝis ĉi tie en unu helpa pafejo kaj en la blenda kloŝo.) La objekto estis betonigita la 19-n – 25-an de aŭgusto 1937 en la IV-a klaso de rezistkapablo kaj ĝia kuba potenco estas 1 736 m³. Al la subtereja sistemo de la fuortaro ĝi estas alligita per vertikala ŝtupareja kaj lifta ŝakto. La kloŝo kaj la kupolo estis elŝiritaj en la periodo de okupado. La interno de la objekto estas alirebla enkadre de neregulaj pli longaj tipoj de vizitoj en la muzeo.
La infanteria fuorto K-S 23 Teta
La fuortara infanteria fuorto situas sur la linio de ĉefa defenda posteno, plej malfrue ĉi tie devis esti haltigita antaŭenpaŝo de atakanto. La ĉefa armilaro de objekto estis unu duopo de pezaj maŝinpafiloj mod. 37 en la blenda kupolo direktanta al la najbara objekto K-S 24 Libuše. Plua malpeza maŝinafilo mod. 26 estis ekipita en la blenda kloŝo. En la plua blenda kloŝo devis esti lokigita speciala gvat-optiko kaj la objekto dank' al tio devis servi kiel gvatejo por la fuortaro kaj la ĉirkaŭaj objektoj de la fortikaĵoj kaj kampaj taĉmentoj. La gvatkloŝo ja estis ekipita, sed ĝi ne plenumis sian celon, tial ĝi estis denove eltirita kaj gisita nova. Sed dank' al Munkena interkonsento kaj rezigno de la limregiono al Germanio ĝi jam ne estis ekipita, dank' al kio en Bouda konserviĝis ununura devena nedifektita kloŝa ŝakto. La fuorto K-S 23 estis betonigita la 26-an de julio – 2-an de aŭgusto 1937 en la IV-a klaso de rezistmovado kun la kuba potenco de betono 2 098 m³. Ĝi estas unika per tio, ke estis lokigitaj sur ĝi neniaj klasikaj pafejoj. Krom ĝi tiu ĉi praktiko efektigita estis sole sur objekto de ĉeĥoslovakaj pezaj fortikaĵoj jam sur artileria gvatejo MO-S 42 Nad Hájem de fuortaro Smolkov. Al la subtera sistemo de la fuortaro la fuorto estas alligita per vertikala ŝtupareja kaj lifta ŝakto. Dum la okupado estis elŝirita la blenda kloŝo kaj kopulo. La interno de la objekto ne estas al publiko alirebla.
La infanteria fuorto K-S 24 Libuše
La fuortara infanteria fuorto situas sur la linio de ĉefa defendposteno, plej malfrue ĉi tie devis est haltigita antaŭenpaŝo de atakanto. La ĉefa armilaro de objekt estis triopo de duopoj de pezaj maŝinpafiloj mod. 37. Du en pafejoj direktis al la najbara infanteria fuorto K-S 25 V sedle kaj unu en la blenda kupolo al la najbara K-S 23 Teta. En du blendaj kloŝoj kaj en du helpaj pafejoj estis lokigitaj pluaj kvar malpezaj maŝinpafiloj mod. 26. Netipa estas uzo de enirejo por piedirantoj je nivelo de batal-etaĝo, kiel tio estas ĉe la izolitaj, te nefuortaraj objektoj. La kaŭzo estas certa malproksimeco de la objekto kaj prikonsiderata validigo dum ekiro de infanterio al la surfaco de la fuortaro. La objekto estis betonigita la 8-an – 19-an de julio 1937 en la IV-a klaso de rezistmovado kun la kuba potenco de betono 2 192 m³. Dum la okupado okazis elŝiro de la blendaj kloŝoj kaj kopulo. Ĉe la muro de objekto estis eksplodigita forta eksplodaĵo, kiu kaŭzis kurbecon de apuda muro kaj ĝian ŝovon sur la fundamenta tabulo proksimume je duonmetro. En la ŝtupareja kaj lifta ŝakto, helpe de kiu la fuorto estis alligita al la subtera sistemo de la fuortaro, estas loko de la ŝovo videbla. La interno de la objekto estas alirebla enkadre de neregule trafikataj pli longaj vizitoj en la muzeo.
Ceteraj objektoj sur la surfaco de la fuortaro
Enkadre de la konstruado de la fuortaro estis sur ĝia surfaco konstruita triopo de kablaj ĉambroj. Temas pri enprofundigitaj malgrandaj objektoj fermitaj per fermiaĵo kaj servantaj kiel kontaktiga loko por telefonaj kabloj. Du estas alligitaj per gisfera tubo en ĉambrojn de la sama difino en la subterejo de la fuortaro, la tria devis servi al kunigo de linietoj el ambaŭ antaŭaj. La kbal ĉambro por telefona kablo kondukanta el la enreja objekto troviĝas sub ĝi sur fundo de valo de rojo Těchonínský potok.
Inter la 22-a de julio 1936 kaj la 16-a de junio 1937 estis fare de firmao la akcia kompanio Litická al la enireja objekto el Těchonín konstruita fortikaĵa ŝoseo. Ĝi devis servi al provizado de la finita fuortaro. Pro celo de provizado de la konstruado la konstruisto Kruliš plilongigis arbaran vojon el Lichkov. Por disveturigo de la minita minrestaĵo estis sur la surfaco de la fuortaro establita 1,1 km longa mallarĝtraka fervojo. Pluajn restaĵojn de objektoj de la konstruloko eblas trovi ĝis hodiaŭ.
Tra la areo de la surfaco de la fuortaro estis konstruita du sinsekvoj de objektoj de malpezaj fortikaĵoj mod 37. Ilia konstruado estis en la tempo de la rezigno pri la limregiono en komenca fazo, do neniu el ili estis finita. Eblas ĉi tie trovi nur kelke da restaĵoj en konstrulokoj. El organiza vidpunkto temis pri alia kun la fuortaro nekoneksanta konstruado.
Remove ads
La subterejo de la fuortaro
La suma longeco de koridoroj kaj ĉambrejoj proksimiĝas al du kilometroj.
Deklivaĵo
La enireja objekto K-S 22a estis al la subtera sistemo de la fuortaro ligita helpe de rela deklivaĵo. Konstrue la deklivaĵo estas konsisto de la enreja objekto. Temas pri 18 metroj longa koridoro sinkanta en deklino 25 procentoj. Sur edroj de 26 ŝtupaj gradoj estis instalita duopo de reloj kun ŝpuro 600 mm, sur kiuj veturis duopo de specialaj veturiletoj servantaj al horizontala transporto de fervojaj veturiletoj sur la ŝtuparejo. Ambaŭ estis ligitaj per ŝnuregoj al lifta maŝino en la supra stacio de la deklivaĵo kaj ili veturis per pendolometodo – unu supren kaj unu malsupren dum kio ili reciproke ekvilibris unu la alian. Unu el la devenaj deklivaĵaj veturiletoj estas videbla en la ekspozicio de la muzeo.
La ĉefa galerio
Sur la tuta longeco de la 780 metroj longa ĉefa galerio estas instalita fortikaĵa fervojo kun ŝupro 600 mm. Al la galerio en direkto de la enireja objekto troviĝas:
- Deklivaĵo, kiu kunigas la enirejan objekton mem kaj la subterejon de la fuortaro
- Deakviga ŝtolo, en kiun estas memfale forkondukita kanalizo el apuda nivelo de la subterejo
- Duopo de minĉambroj servantaj al surŝutigo de la apuda parto de la koridoro okaze de konkero de la enireja objekto fare de malamiko
- Restaĵo de ŝovebla ferbetona fermaĵo el periodo de okupado
- Enirejo en la fuortaran filtrilejon
- Restaĵo de la dua ŝovebla ferbetona fermaĵo el periodo de okupado
- Deponejo de movigsubstancoj kaj ŝmiraĵoj kun apuda elektreja ĉambrego
- Areo de municia deponejo M1 kun deponejaj spacoj, laborĉambroj kaj ĉambro de akva mastrumado
- Duopo de direktaj ŝtoloj de nefinitaj deponejaj ĉambregoj el ŝanĝo de la 1940-aj kaj la 1950-aj jaroj
- Duopo de kablaj ĉambroj
- Transmetejo de infanteria municio kaj deflankiĝo al la infanteria fuorto K-S 24 Libuše
- Kazerna areo kun kuirejo, flegejo (la propra eniro el koridoro al K-S 24), socialaj ekipaĵoj (necesejoj...) kaj komandantejo
- Fervoja evitejo kaj riparejo de la veturiletoj
- Deflankiĝo al la artileria turo K-S 22 Horymír
- Transmetejo de infanteria municio kaj egaliga ŝakto
Deflankiĝo sub la artilerian turon
Temas pri ununura deflankiĝo ekipita per fortikaĵa fervojo. Fine troviĝas triopo de ĉambregoj, el kiuj unu servis kiel komandantejo de la turo kaj du kiel deponejoj de municipo M2. El ambaŭ deponejaj ĉambregoj kondukas mallongaj koridoroj al la ŝtupareja kaj lifta ŝakto en la objekton sur la tera surfaco. Estas ĉi tie ankaŭ ĉambro por maŝinejo de la lifto, kunpremilo kaj transformatoro.
Egaliga ŝakto kaj spaco sub ĝi
La infanteriaj fuortoj K-S 21 Kazi kaj K-S 23 Teta ne povis esti dank' al sia lokigo en la tereno ligitaj per koridoro el la nivelo de la ĉefa galerio. Tiu okaze de tiu ĉi solvo troviĝus danĝere proksime al la tera surfaco. Tial estis sur ĝia fino profundigita 12 metroj profunda vertikala ŝtupareja kaj lifta ŝakto. Sub ĝi daŭrigas la koridoro jam sen fervojo tra simila direkto kaj poste ĝi disbranĉiĝas al ambaŭ fuortoj. Tiu ĉi alteca nivelo de la subterejo havas propran deakvigan ŝtolon. En spaco de la supra fino de la egaliga ŝakto estas lokigita sav-elirejo por la garnizono.
Remove ads
Ekspozicio de la muzeo
Dank' al minimuma pli posta konstruaj intervenoj la fuortaro Bouda konserviĝis en aŭtentika stato. Dank' al tio ĝi estas encvicigita en liston de kultutaj memorindaĵoj de Ĉeĥio. En la ekspozicio troviĝas krom aliaj:
- Blenda kloŝo AJ-N antaŭ la enireja objekto
- La devena deklivaĵa veturileto
- Fortikaĵa kanono mod. 44/59
- relikvaĵoj el periodo de la konstruado de fortikaĵoj kaj el ekipaĵaro de objektoj
- ekspozicio de kontraŭtankaj kaj kontraŭinfanteriaj obstakloj
- relikvaĵoj el periodo de rezistkapablaj provoj fare de la germana armeo
En unu el la kazernaj ĉambregoj troviĝas pieta loko dediĉita al membroj de armitaj konsisteroj de Ĉeĥoslovakio falintaj por la patrujo fine de la 1930-aj jaroj.
Remove ads
Eŭrope signifa loko
La artileria fuortaro Bouda estas protektata travintrejo de vespertoj. Pro kaŭzo de apero de rara nigra vesperto (Barbastella barbastellus) kaj granda mioto ĝi estis envicigita inter eŭrope signifaj lokoj enkadre de sistemo Natura 2000 sub la nomo Bouda u Těchonína.
Alirvojoj
Por aŭtomobilistoj
La fuortaro Bouda ne estas ligita al publika ŝosea reto. La plej proksima loko konvena por parkumi estas ĉe belvedero sur Suchý vrch aŭ en fino de municipo Těchonín. El ambaŭ lokoj tio estas al la eniro en la fuortaron proksimume 3,5 km.
Per trajno
En proksimume sama distanco nesuperanta 7 km troviĝas fervojaj stacioj Těchonín, Mladkov kaj Lichkov sur fervojlinio Ústí nad Orlicí – Międzylesie.
Por piedirantoj
El Suchý vrch sur ruĝe markita vojo Jiráskova cesta proksimume 3,5 km
El Suchý vrch el pli granda parto tra samtempa ruĝe markita biciklovojo n-ro 4071, kiu estas kontraŭ la piediranta vojo pli konvena por korpe malpli taŭgaj personoj, handikapuloj kaj beboĉaretoj.
El Mladkov sur ruĝe markita Jiráskova cesta proksimume 6,5 km.
El Mladkov sur ruĝe markita biciklovojo n-ro 4071, kiu estas je proksimume 1 km pli longa ol piediranta vojo, sed pli konvena ekz. por beboĉaretoj.
El Těchonín sur la eksa fortikaĵa ŝoseo sur verda turisma vojo 4298 6,5 km de fervoja stacidomo kaj 3,5 km de loko konvena por parkumi veturilon
El Lichkov de stacidomo proksimume 6,5 km sur verde markita turisma vojo 4298. La vojo ĉirkaŭiras sur la surfaco ĉiujn batalobjektojn de la fuortaro.
El Dolní Boříkovice sur ruĝa marko.
Remove ads
Rilataj temoj
Ĉirkaŭaĵo
Ligiloj
Literaturo
- Martin Ráboň, Tomáš Svoboda, Ladislav Čermák – Dělostřelecká tvrz Bouda z let 1935 – 1938 (SPČO 1996)
- kolektiv autorů – Dělostřelecká tvrz Bouda z let 1936 – 1938 (SPČO 2002)
Eksteraj ligiloj
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fuortaro Bouda en Vikimedia Komunejo - Paĝaro de la muzeo de la artileria fuortaro Bouda
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

